Lázaro Cárdenas del Río

Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato.

Lázaro Cárdenas del Río
Persona informo
Lázaro Cárdenas del Río
Naskiĝo21-an de majo 1895 (1895-05-21)
en Jiquilpan de Juárez
Morto19-an de oktobro 1970 (1970-10-19) (75-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkancerodiabeto vd
Lingvojnorma hispana lingvo vd
ŜtatanecoMeksiko vd
PartioRevolucia Institucia Partio vd
Familio
GefratojDámaso Cárdenas del Río vd
Edz(in)oAmalia Solórzano vd
InfanojCuauhtémoc Cárdenas vd
Profesio
Okupopolitikistomilitisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940.

En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj de la Hispana Enlanda Milito.

Post lia prezidenta periodo, li daŭre aktivis en la politiko, ĉiam celante la sociajn kaŭzojn. Lia apogo al la kuba prezidanto Fidel Castro altiris al li kritikojn de la dekstrularo, sed li neniam hezitis paroli favore al la kuba revolucio.

Li estis patro de la politikisto Cuauhtémoc Cárdenas.

Eksteraj ligiloj