Lébény

Hungaria urbo

Lébény [le:be:nj] estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár.

Lébény
Hungaria urbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo9155
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 220  (2023) [+]
Loĝdenso40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 17° 23′ O (mapo)47.73617.39036 [+]
Areo81,36 km² (8 136 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Lébény (Hungario)
Lébény (Hungario)
DEC
Situo de Lébény

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lébény [+]
vdr
Preĝejo en Lébény

Situo

Lébény situas sur ebenaĵo preter la aŭtoŝoseo M1 inter Győr kaj Mosonmagyaróvár, 20 km-ojn okcidente de Győr. Ĝi havas komunan fervojan haltejon kun Mosonszentmiklós.

Monumento en Lébény

Historio

Lébény estis grava kampurbo de departemento Moson. Ĝia unuafoja dokumentita mencio venas el la 11-a jarcento. La katolika preĝejo estas grava historia memoraĵo el la 13-a jarcento. La romanikan preĝejon fondis la Héderváry-familio [he:derva:ri] por la abatejo Sankta Jakobo. Ĝin detruis incendio en la 15-a jarcento, sed rekonstruigis ĝin reĝo Matiaso. Ĝin bruligis la turkoj en 1529 kaj 1683. La duturan preĝejon rekonstruis laŭ planoj de la nurenberga konstruisto Essenwein. Oni unuigis la du vilaĝojn en 1973 kiel Lébénymiklós, sed ili denove sendependiĝis en 1990. Lébény urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj

Famuloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio