Léon Bloy

Léon BLOY, ankaŭ Léon-Henri-Marie Bloy (naskiĝis la 11-an de julio 1846 en Notre-Dame-de-Sanilhac / Dordogne, mortis la 3-an de novembro 1917 en Bourg-la-Reine) estis franca verkisto. Lia verkaro, en kiuj li kontraŭmetis la misteron de pia malriĉeco al la hedonismaj tendencoj de la burĝaro de la Periodo de spekulanto-kompanioj, havas multajn aŭtobiografiajn trajtojn. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Léon Bloy
Persona informo
Léon Bloy
NaskonomoLéon Henri Marie Bloy
Naskiĝo11-an de julio 1846 (1846-07-11)
en Périgueux
Morto3-an de novembro 1917 (1917-11-03) (71-jaraĝa)
en Bourg-la-Reine
TomboBourg-la-Reine 48° 46′ 53″ Nordo 2° 19′ 12″ Oriento / 48.78141 °N, 2.31997 °O / 48.78141; 2.31997 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Léon Bloy
Familio
GefratojGeorges Bloy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oJeanne Bloy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojMadeleine Bloy-Souberbielle (en) Traduki, Véronique Bloy-Tichý (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
taglibristo
eseisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojLe Désespéré ❦
The Woman Who Was Poor ❦
Q19199446 ❦
Q19199418 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Léon Bloy (1887)

Vivo kaj agado artista

Estante filo de doganisto, li iris en 1846 Parizon por iĝi pentristo. Dum la junaj jaroj li ŝanceliĝis inter religia malintereso kaj fanatika ateismo (la patro estis ateisto, dume la patrino katolikino). Post la rekristaniĝo en 1869 la verkado iĝis ilo de misia ardo. L

La ĉefpersono de lia membiografia romano Le Désespéré (1886) similas al lia intertempa vivkunulino, la prostituitino Anne-Marie Roulé. La povreco de la figuroj de la romano La femme pauvre (1897) rakontas la situacion de la familio de Bloy mem, por kiu la malriĉeco fariĝis mistikisma baztravivaĵo al radikalismo kristana.

La sep taglibroj de Bloy estas impresa atesto de vivita kredo (Quarante ans de captivité à Cochons-sur-Marne, 1905; L’invendable, 1909; Le vieŭ de la montagne, 1911; Le pèlerin de l’absolu, 1914; Au seuil de l’Apocalypse, 1916; La porte des humbles, 1920). La eseo Le Salut par les Juifs (1892) estas ankaŭ politike grava apologio de la judismo kontraŭ la multo da antisemitoj tiutempaj. Bloy estis amiko de Georges Rouault, Paul Bourget kaj Joris-Karl Huysmans. La eldono de la kompleta verkaro en 20 volumoj realigitis inter 1947 ĝis 1949.

Graveco

La libroj de Bloy estis sen tre granda literatura sukceso; tamen ili treege gravis por la anoj de la menciita katolika renovigmovado literatura. En Germanlingvio liaj libroj legitis nur post la Dua mondmilito, kune kun aliaj francaj modelaj verkistoj kiel Georges BernanosPaul Claudel. Germanen tradukita kompleta eldono aperis en 1953 sub la titolo Der beständige Zeuge Gottes.

Fonto

Fischer, Cornelia: Bloy, Léon, en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

Eksteraj ligiloj