Ladenburgo

urbo en Germanio
(Alidirektita el Ladenburg)

Ladenburg estas unu el la plej malnovaj germanaj urboj. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 517 loĝantojn. Origine ekde prahistoria tempo temis pri kelta lokloĝo (Lokvodunon), poste romia lokloĝo, kiun imperiestro Trajano igis "Urbs Lopodunum" kaj centron de la "Civitas Ulpia Sueborum Nicrensium" en la jaro 98. Ladenburg estis rezidejo de episkopo. Ĝi havas malnovan centron tiel belan kiel Rothenburg ob der Tauber.

Ladenburgo
Blazono
Ladenburgo (Germanio)
Ladenburgo (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoBaden-Virtembergo
DistriktaroDistriktaro Karlsruhe
DistriktoDistrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo06203
Poŝtkodo68526
Aŭtomobila kodoHD
Oficiala Municipokodo08226038
LOCODEDE LRG
Politiko
KomunumestroRainer Ziegler
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoHauptstraße 8
Demografio
Loĝantaro12517 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo, 8° 37′ O (mapo)49.4719444444448.609166666666749° 28′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo106 m
Areo19 km²
Oficiala retejohttps://www.ladenburg.de/
vdr
Ladenburgo ĉirkaŭ 1900.

Diversaĵoj

  • Carl Benz vivis en Ladenburg ekde 1903 ĝis 1929, kaj Bertha Benz ekde 1903 ĝis 1944.
  • La romano "Der Hahn ist tot" de la verkistino Ingrid Noll disvolviĝas en Ladenburg.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj