Bertha Benz

Bertha BENZ [BERta benc], origine: Cäcilie Bertha RINGER (naskiĝis la 3-an de majo, 1849, mortis la 5-an de majo, 1944) estis germana pionirino de la aŭtomobilindustrio kaj la unua aŭtomobilisto en la mondo.

Bertha Benz
Persona informo
NaskonomoCäcilie Bertha Ringer
Naskiĝo3-an de majo 1849 (1849-05-03)
en Pforzheim, Grandduklando Badeno,  Germana Federacio
Morto5-an de majo 1944 (1944-05-05) (95-jaraĝa)
en Ladenburgo,  Nazia Germanio
Lingvojgermana
LoĝlokoQ118669544
ŜtatanecoGermana Regno
Familio
Edz(in)oKarl Benz
InfanojRichard Benz • Eugen Benz
Okupo
Okupoentreprenisto • aŭtosportisto
VerkojCar tourism
vdr
Itinero memoriga pri Bertha Benz, oficiala indikilo
Benz Patent-Motorwagen Nr. 3 (1888)

Naskiĝinte en Pforzheim, ŝi en la jaro 1872 edziniĝis al la inĝeniero Karl Benz. Ŝi esence kontribuis al lia sukceso kiel aŭtomobilkonstruisto, ne nur per morala, sed ankaŭ per financa subteno. Antaŭ la geedziĝo Karl Benz havis gravajn ŝuldojn, sed per la doto, kiun ŝi petis anticipe de sia familio, ŝi savis la entreprenon de sia fianĉo.

Kiam la tri-rada motorĉaro inventita de Karl Benz ne rikoltis ĝeneralan agnoskon, ŝi la 5-an de aŭgusto, 1888 veturis - sen informi sian edzon - kun siaj du filoj 106 kilometrojn de Mannheim al Pforzheim. Per tio ŝi montris al la publiko, ke la primokata "ĉaro sen ĉevaloj" funkcias eĉ por pli longaj distancoj - kaj tio vere kontribuis al la progreso de la aŭtomobilindustrio.

Bertha Benz mortis en la aĝo de 95 jaroj en Ladenburg apud Mannheim.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj