Lajos Katona (inĝeniero)

inĝeniero

KATONA Lajos (naskiĝis la 21-an de aprilo 1866 en Nagybánya, mortis la 4-an de julio 1933 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero pri forno.

Lajos Katona
Persona informo
Naskiĝo21-an de aprilo 1866 (1866-04-21)
en Baia Mare
Morto4-an de julio 1933 (1933-07-04) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét
ŜtatanecoHungario
Alma materAkademio de Selmec
Okupo
Okupometala inĝeniero
vdr

Biografio

Lajos Katona finis siajn studojn en Akademio de Selmec en 1889 kaj li laboris unue en Resicabánya. De 1905 li havis propran oficejon de privatinĝeniero. Li pristudis la fornejojn de Eŭropo kaj Usono. Li poste laboris en la fabriko Ganz en Budapeŝto. Li pruvis teorie la eblon de ŝtalfabrikado senpera, kiun ankaŭ la svedaj kaj usonaj eksperimentoj atestis pli poste.

Verkoj

  • Új alap a vas és acél gyártására közvetlenül az ércekből (Bány. és Koh. L. 1907)

Memorigiloj

Fonto