Lars Løkke Rasmussen

Lars Løkke RASMUSSEN (naskiĝis la 15-a de majo 1964 en Vejle) estas dana politikisto, ministro pri eksteraj rilatoj. Ekde aprilo 2009 ĝis oktobro 2011 li estis la Ĉefministro de Danio, kaj denove de 2015 ĝis 2019. Li anstataŭigis la ĝis-tiaman ĉefministron Anders Fogh Rasmussen, kiu iĝis ĝenerala sekretario de NATO.

Lars Løkke Rasmussen
antaŭ kastelo Amalienborg en Kopenhago aprile 2009
antaŭ kastelo Amalienborg en Kopenhago aprile 2009
Persona informo
Lars Løkke Rasmussen
Naskiĝo15-a de majo 1964
en Vejle
Religioluteranismo vd
Lingvojdana vd
ŜtatanecoReĝlando Danio vd
Alma materUniversitato de Kopenhago vd
PartioVenstre
Familio
Edz(in)oSólrun Løkke Rasmussen vd
InfanojBergur Løkke Rasmussen vd
Profesio
Okupopolitikistojuristo vd
Aktiva enKopenhago vd
En TTTOficiala retejo vd
Ĉefministro de Danio
Dum20092011
AntaŭuloAnders Fogh Rasmussen
SekvantoHelle Thorning-Schmidt
2-a periodo
Dum20152019
AntaŭuloHelle Thorning-Schmidt
SekvantoMette Frederiksen
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lars Løkke Rasmussen estis membro de la dekstre liberalisma politika partio Venstre. Inter 1998 kaj 2009 li estis ties vicprezidanto, kaj en 2009 transprenis de Anders Fogh Rasmussen krom la ĉefministra posteno ankaŭ la pozicion de partia prezidanto. En 2021 li fondis la partion Moderaterne, kies gvidanto li estas ekde la fondo.

Familio

Lars Løkke Rasmussen havas siajn familiajn radikojn en Vejle kaj laŭprofesie estas juristo. Ekde la jaro 1989 li estas edzo de la feroanino Sólrun Jákupsdóttir Petersen. Kune ili havas tri infanojn. La familio vivas en la loĝloko Græsted en la Regiono Hovedstaden, en la pleja nordo de la insulo Sjælland. Pro la deveno de sia edzino Lars Løkke Rasmussen ofte estas sur la Ferooj, kaj la infanoj lernas la feroan lingvon.

Nomo

Lars Løkke Rasmussen

Lars Løkke Rasmussen post Poul Nyrup Rasmussen kaj Anders Fogh Rasmussen estas la tria dania ĉefministro en serio, kiu portas la familian nomon Rasmussen sen havi ajnan parencan ligon al la du antaŭuloj. Pro tiu koincido de samaj familiaj nomoj la danoj kutimas diferencigi la tri ĉefministrojn laŭ la dua nomo, la naskiĝnomo de la patrino: Poul Nyrup, Anders Fogh kaj Lars Løkke, aŭ mallonge nur Løkke.