Lauren Bacall

Lauren BACALL, aŭ realnome: Betty Joan PERSKE (naskiĝis la  16-an de septembro 1924(nun 1924-09-16) kaj mortis la 12-an de aŭgusto 2014) estis usona aktorino.

Lauren Bacall
Persona informo
Lauren Bacall
NaskonomoBetty Joan Perske
Naskiĝo16-an de septembro 1924 (1924-09-16)
en Bronkso, Nov-Jorkio,  Usono
Morto12-an de aŭgusto 2014 (2014-08-12) (89-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perapopleksio vd
TomboForest Lawn Memorial Park vd
EtnoaŝkenazoJuda komunumo de Usonojudoj vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoOcean Parkway • Bank Street • The Dakota vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materAmerican Academy of Dramatic Arts • Julia Richman High School vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Lauren Bacall
Familio
PatroWulf William Perski vd
PatrinoNatalie Alberta Bacall vd
Edz(in)oHumphrey BogartJason Robards vd
InfanojStephen Humphrey Bogart • Sam Robards • Leslie Bogart vd
ParencojŜimon Peres • Erich Schiffmann vd
Profesio
Okupofilmaktoro • verkistomodeloproparolanto • teatra aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • kantistoaktoro vd
Aktiva enUsono vd
Aktiva dum1944–2014 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Bacall en 1989
Bacall en 1944
Bacall montrata kun Humphrey Bogart (maldekstre).

Lauren Bacall naskiĝis en Novjorko. La kinoindustrio malkovris ŝin en la jaro 1943, kiam la tiutempe 19-jarulino aperis sur la titolbildo de la revuo Harpers Bazaar. La filmo To Have and Have not, farita en 1944 estis duoble sukcesa por la juna aktorino: Ŝi gajnis per ĝi profesian renomon kaj enamiĝis al sia filmpartnero Humphrey Bogart, kiu unu jaron poste fariĝis ŝia edzo. Kiam Bogart en 1957 mortis, Lauren Bacall dum ioma tempo ĉefe dediĉis sin al la teatra laboro. Ŝia dua edzeco kun la aktoro Jason Robards fiaskis en 1969. En la jaro 1978 ŝi publikigis siajn memoraĵojn: By Myself. Ŝi mortis en Novjorko. Ŝi estis kuzino de Prezidento de Israelo Ŝimon Peres.

Listo de kelkaj filmoj

Kun John Wayne en Blood Alley (Sango-strateto) 1955

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj