Prezidanto (respublikestro)

titolo de estro de lando, provinco aŭ de politika partio
(Alidirektita el Prezidento)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto

Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1],sinonime (kaj neambigue) prezidento[2][3], estas ŝtatestro de respubliko.

Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".

Artikoloj pri la prezidanteco en unuopaj ŝtatoj

(laŭ la stato de vikipediaj artikoloj de junio 2008, listo iom post iom ampleksiginda)

Referencoj