Leŭkoplasto

La Leŭkoplasto[1] estas speco de medicina gluplastro.

Tri volvaĵoj da leŭkoplasto

Priskribo

La leŭkoplasto estas volvita glubendo, konsistanta el rajono. Ĝi estas kovrita per zinka oksido (por medikamenta efiko) kaj per kaŭĉuko kaj rezino (por glueco).

Historio

Leukoplaston inventis en 1901 la germanoj Isaak Lifschütz kaj Oscar Troplowitz, kaj la firmao Beiersdorf AG produktas ĝin ekde 1921.

La nomo devenas de la helenaj radikoj λευκός leukós “blanka” kaj ἔμπλαστ(ρ)ον émplast(r)on plastro.

Referencoj

Eksteraj ligiloj