Leduc

113° 32′ 57″ U / 53.25944 °N, 113.54917 °U / 53.25944; -113.54917 (mapo)

Leduc estas urbo en Alberto, Kanado. Ĝi situas 33 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Edmontono kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo ankaŭ estas parto de la ekoregiono konata kiel Aspen Parkland.

Leduc
angle: Leduc
urbo
Oficiala nomo: Leduc
Moto: "Integritas Unitas Firmitas"
ŜtatoKanado Kanado
ProvincoAlberto
RegionoEdmontona Ĉefurba Regiono
Transporto-
 - ŝoseoAlberta Vojo 2 Alberta Highway 2
RezervujoRezervujo Leduc
SituoLeduc
 - alteco735 m s. m.
 - koordinatoj53° 15′ 34″ N 113° 32′ 57″ U / 53.25944 °N, 113.54917 °U / 53.25944; -113.54917 (mapo)
Areo36,97 km² (3 697 ha)
Loĝantaro24 279 (2011)
Denseco656,72 loĝ./km²
Fondita1899
GvidantaroUrbokonsilio de Leduc
UrbestroGreg Krishke
ManaĝeroPaul Benedetto
HorzonoUTC (UTC-7)
PoŝtkodoT9E
Telefona antaŭkodo+1-780
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Leduc, Alberta
Retpaĝo: www.leduc.ca
Map

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 29 993 loĝantoj sur areo de 42,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 707 loĝantoj/km².

Historio

La setlado de la regiono ĉirkaŭ Leduc, Alberta komenciĝis en 1889 kiam Robert Taylor Telford setlis ĉe terpeco apud bela lago, kie poste estos nova urbeto. Dum tiuj fruaj jaroj Telford estis la unua poŝtoficejestro, la unua butikisto, kaj unua juĝisto en la komunumo kiu neformale konatiĝis kiel Telford. Robert Telford poste servis la komunumon kiel ĝia urbestro kaj deputito en la provinca parlamento.

La historio de Leduc komenciĝis modeste. En la jaro 1890 S-ro McKinely, setlisto de tiu regiono, starigis registaran telegrafejon por la regiono. Li bezonis nomon por la loko kaj diris: "Ni nomu ĝin laŭ la unua persono kiu eniros." Tuj eniris la pordon Pastro Hippolyte Leduc, kiu servis en tiu regiono depost 1867 kaj poste fariĝis vikario ĝenerala de la Diocezo Edmontono. La municipo Leduc oficiale korporaciiĝis kiel la Vilaĝo Leduc la 15-an de decembro 1899 kaj kreskinte atingis urbetan statuson la 15-an de decembro 1906. Finfine ĝi fariĝis la Urbo Leduc la 1-an de septembro 1983.

Vizitindaĵoj

  • Heredaĵa Ekspoziciejo de Alberto
  • Muzeo de la Domo de D-ro Woods
  • Kanada Interpreta Centro pri Nafto kaj N-ro 1 Oleputo de Leduc
  • Internacia Flughaveno Edmontono

Eksteraj ligiloj

DevonEdmontono
Nisku
Beaumont
Calmar
Valo Drayton


  Leduc  

New Sarepta
Pigeon LakeLacombe
Millet
Camrose