Leon Chwistek

Leon Chwistek (naskiĝis la 13-an de junio 1884 en Krakovo, mortis la 20-an de aŭgusto 1944 en Barviĥa apud Moskvo) – pola pentristo, filozofo, matematikisto, teoriulo pri arto.

Leon Chwistek
Persona informo
Leon Chwistek
Naskiĝo13-an de junio 1884 (1884-06-13)
en Krakovo
Morto20-an de aŭgusto 1944 (1944-08-20) (60-jaraĝa)
en Barvikha
Tombotombejo Donskoje vd
Lingvojpola vd
ŜtatanecoPollandoAŭstrio-Hungario vd
Alma materJagelona Universitato • Jan III Sobieski High School in Kraków vd
Profesio
Okupomatematikisto • pentristo • filozofo • universitata instruisto • literaturkritikisto • artoteoriisto • aesthetician vd
Laborkampopentradofilozofiomatematikomatematika logikoestetikoteorio de arto vd
Aktiva enKrakovo vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kreado

Matematiko

Kiel logikisto agis rande de t.n. Lvova-Varsovia skolo, kies fondinto estis Kazimierz Twardowski. Siajn logikajn konceptojn (larĝigo de la teorio de logikaj tipoj) verkis respektive al laboraĵoj de Bertrand Russell kaj Henri Poincaré.

Pentrado

En pentrado preferis spontanan kreemon. Li estis fascinita de la urbo kaj ĝia dinamismo. Liaj bildoj ofte estis titolitaj Urbo, Lodzo. Grandan popularecon gajnis lia bildo Skermo de 1920. Kiel artisto okupiĝis ankaŭ pri portreta arto. En la jaroj 1926-1930 pentris ĉirkaŭ cent personecojn de sciencaj kaj intelektaj medioj de Krakovo.

Individuaj ekspozicioj aranĝis en 1927 en Krakovo kaj en 1934 en Lvovo.

Eksteraj ligiloj