Lesná (distrikto Tachov)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Tachov
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lesná
12° 32′ 16″ O / 49.75417 °N, 12.53778 °O / 49.75417; 12.53778 (mapo)

Lesná (germane Schönwald) estas municipo en Ĉeĥio, situanta 11 kilometroj de Tachov en sudokcidenta parto de distrikto Tachov en Regiono Plzeň. La municipo troviĝas en supermara alteco 643 metroj sur dislimejo de eksa limzono ĉe limo kun germana Bavario. Vivas ĉi tie 476 loĝantoj (2024).

Lesná
germane Schönwald
municipo
Municipo Lesná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lesná
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Plzeň
DistriktoDistrikto Tachov
Administra municipoTachov
Historiaj regionojBohemio, Sudetio
MontaroBohemia arbaro
SituoLesná
 - alteco643 m s. m.
 - koordinatoj49° 45′ 15″ N 12° 32′ 16″ O / 49.75417 °N, 12.53778 °O / 49.75417; 12.53778 (mapo)
Areo84,29 km² (8 429 ha)
Loĝantaro476 (2024)
Denseco5,65 loĝ./km²
Unua skribmencio1349
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo347 01
NUTS 3CZ032
NUTS 4CZ0327
NUTS 5CZ0327 561002
Katastraj teritorioj8
Partoj de municipo4
Bazaj setlejunuoj8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lesná (Tachov District)
Retpaĝo: www.obeclesna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Obora, Milíře, Hošťka, Tachov, Dlouhý Újezd, Rozvadov, Studánka, Bärnau, Flossenbürg kaj Georgenberg.

Historio

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349. La municipo estis fondita sur apuda komerca vojo, ku kondukis el Bohemio al palatinata Waldheim (la tn. Vojo Schönwald) kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj municipoj en tiu ĉi parto de Bohemia arbaro. Ĝis komenco de la 17-a jarcento la teritorio inter Lesná kaj la ŝtatlimo estis surkreskinta fare de profundaj arbaroj. En la jaro 1607 vitrofaristo Pavel Schürer aĉetis de imperiestro Rudolfo la 2-a parton de limregiona arbaro kaj kreis ĉi tie senjorujon Zahájí. Tiutempe komenciĝas area forabarigado de la teritorio kaj iom post ioma enloĝigado fare de plejparte germane parolanta loĝantaro. En la jaro 1938 vivis en la vilaĝo 583 germanoj kaj nur 27 ĉeĥoj.

Post la dua mondmilito okazis al preskaŭ plena interŝanĝo de la loĝantaro. Anstataŭ ellandigitaj germanoj ĉi tiea teritorio estis enloĝigita fare de rumanaj rutenoj. Tio estas videbla plejparte en kultura sfero aŭ en konservado de diversaj tradicioj ĝis hodiaŭ.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 531
18804 352
18904 138
19003 789
19103 653
19213 507
JaroLoĝantoj
19303 234
1950799
1961583
1970458
1980515
1991460
JaroLoĝantoj
2001492
2011443
2014452
2016468
2017463
2018467
JaroLoĝantoj
2019465
2020466
2021456
2022474
2023482
2024476

Partoj de municipo

Memorindaĵoj

  • kastelo Lesná el la 18-a jarcento
  • Preĝejo de sankta Mikolao
  • Statuo de Johano Nepomuka
  • pereinta burgo Šelmberk proksimume 6 km okcidente de municipo en naturmemorindaĵo Šelmberk

Personecoj

  • František Karel Kolár (* 1829, Zahájí) – ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj belartisto