Lillian Gish

usona aktoro (1893-1993)

Lillian Diana GISH (Springfield, 14-an de oktobro 1893Novjorko, 27-an de februaro 1993) estis usona aktorino. Antaŭ ĉio ŝi estis konata dum la tempo de la muta filmo.

Lillian Gish
Persona informo
Lillian Gish
NaskonomoLillian Diana Gish
Naskiĝo14-an de oktobro 1893 (1893-10-14)
en Springfield
Morto27-an de februaro 1993 (1993-02-27) (99-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkora malsufiĉo vd
TomboChurch of the Heavenly Rest vd
Etnousonanoj vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoSpringfield vd
ŜtatanecoUsono vd
Subskribo Lillian Gish
Familio
PatroJames Leigh Gish vd
PatrinoMary Gish vd
GefratojDorothy Gish vd
Edz(in)o
Profesio
Okupofilmaktoro • filmreĝisoro • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • pacaktivisto • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva enUsono vd
Aktiva dum1902–1988 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Lillian naskiĝis en Springfield Ohio kaj estis la pliaĝa fratino de aktorino Dorothy Gish. Lillian kaj ŝia fratino junaĝe estis forlasitaj de ilia patro James Leigh Gish. Por perlabori monon ili ekaktoris. Lillian estis amikino de Mary Pickford, kiu kontaktigis ŝin kun D.W. Griffith. Li oferis al Gish kontrakton ĉe Biograph Studios en 1912. Ankaŭ fratino Dorothy ekhavis kontrakton.

Lillian jam rapide fariĝis stelulino kaj estis konata kiel "Primadono de la muta filmo". Pro la apero de la sonfilmo ŝi malpli populariĝis kaj denove eniris la teatron. Tame ŝi ne haltis aktori en filmoj.

Fine de la 1940-aj jaroj ŝi reiris al Holivudo kaj ricevis jam en 1946 Oskarkandidatiĝon. En 1971 ŝi gajnis Oskar-premion. Ŝia lasta filmo The Whales of August (La balenoj de aŭgusto), en kiu ŝi rolis kun aliaj pliaĝaj gesteluloj Bette Davis kaj Vincent Price, aperis en 1987, kiam ŝi jam estis 93 jaraĝa.

Lillian Gish mortis en 1993 pro koratako je 99-jaraĝo.

Lillian Gish en 1917