Lipsinkronigo

sinkronigo inter lipa movo de ŝajna parolanto aŭ kantanto kaj la aparte surbendigitaj vortoj aŭ kanto

Lipsinkronigo (angle : Lip sync, mallongigo de: lip synchronization) estas teknika termino por kongrui la movojn de la lipoj kun sono (kantita kanto, parolado ktp.). La esprimo povas rilati al iuj el kelkaj malsamaj procezoj kaj teknikoj, en la kunteksto de vivaj prezentoj, registradoj kaj pli.

En la kazo de vivaj prezentoj, lipsinkronigo estas ofta "mallongigo", tamen ĝia uzo povas esti konsiderita kontestata. En filmproduktado, lipsinkronigo estas parto de la postprodukta stadio.

Dublado de filmoj en fremda lingvo, same kiel dublado de roluloj en animaciaj filmoj postulas lipsinkronadon.

Komputilaj ludoj multe uzas lipsinkronadon de sondosieroj.

Vidu ankaŭ