Lipo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipo (apartigilo)

Lipo (en latina labia oris) estas ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiu kovras la dentojn kaj helpas la homan parolon.

Lipoj
Lipoj
klaso de anatomia unuo
latinelabia oris
vdr
lipoj koloritaj per lipoŝminko
angle nomita "Pouty lips", simbolo de sekso

Fari diklipon signifas montri malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn (buŝpintigi, lipmieni).

La virinoj ofte farbigas la lipojn por akiri belecon. Kelkaj riĉaj virinoj eĉ dikigas, operacias la lipojn por altiri pli grandan seksan atenton.

Filtrumophiltrum (en latina philtrum, en greka φίλτρον filtron) estas vertikala sulko inter nazo kaj supra lipo (PIV). Ĝi estas limigita de du malaltaj krestetoj en la haŭto kiu ĉirkaŭas ĝin.

Botaniko

Lipo estas la supra aŭ la suba malsupren-kliniĝanta parto de gamopetala korolo, precipe labiacoj (nomata ankaŭ lipacoj) kaj skrofulacoj.(labio estas la suba lipo de labiata korolo)

Esprimo

Leporlipofendlipo estas denaska misformiĝo, ĉe kiu la supra lipo estas fendita.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri lipo/j en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  Bruligi al si la lipharojn. 
  •  De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. 
  •  La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. 

Referencoj

Eksteraj ligiloj