Lisse

municipo en Sud-Holando, Nederlando

Lisse estas municipo en la nederlanda provinco Zuid-Holland. La municipo havis (je la 1-a de julio 2006) 21 909 loĝantojn kaj havas areon de 16,07 km².

ISO
Municipo Lisse

Flago de la municipo Lisse

Blazono de municipo Lisse

Flago de la municipo LisseBlazono de municipo Lisse
Situo de la municipo Lisse
nederlanda municipo • vilaĝo • loĝloko en Nederlando
ProvincoSud-Holando
UrbestroLies Spruit
Ĉefloko Lisse
Areo
 - Tero
 - Akvo
16,11 km²
15.70 km²
0,41 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
21.800 (1-a de julio 2006)
1389 loĝ./km²
Geografia situo, 4° 33′ O (mapo)52.254.5552° 15′ N, 4° 33′ O (mapo)
Lisse (Nederlando)
Lisse (Nederlando)
DEC
Lisse
Lisse

Map

Gravaj trafikaj arteriojnaciaj ŝoseoj N208 kaj N207
CBS-municipokodo0553
Poŝtkodo2160–2163
Oficiala retejohttps://www.lisse.nl/
vdr

Situo kaj ekonomio

Lisse situas duonvoje inter Leiden kaj Haarlem (distance poe ĉirkaŭ 12 km). La plej proksima fervoja stacidomo situas en distanco de 4 kilometroj en Sassenheim (ligite al la fervoja linio Schiphol - Leiden - Hago). La vilaĝo situas oriente de la dunoj bordaj de la Norda Maro je malpli ol 10 kilometroj de la marbordo.

La ĉefa ekonomia branĉo en Lisse estas florplantado kaj kultivo de floraj bulboj. La sabla, kalkoŝtona grundo, nederlande nomata "geestgrond", aparte taŭgas tiucele. La esplora kaj eduka cento PPO en Lisse, branĉo de la universitato de Wageningen, aparte ekzamenas la karakterizaĵojn kaj la kultivon de dekoraj plantoj kreskantaj el bulboj.

Okcidente de la komunuma centro situas la eksa nobela bieno Keukenhof, pejzaĝa parko, kiu meze de la 20-a jarcento transformiĝis al impresa printempa florparko interalie de grandega nombro da tulipoj, narcisoj kaj hiacintoj.

Eksteraj ligiloj

Lisse
Provinco Sud-Holando
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj