Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj
Listartikolo en Vikipedio
Tri el la dek plej kostaj militoj, laŭ terminoj de vivoperdoj, okazis en la lasta jarcento. Tiuj estas la du mondmilitoj, sekvite de la Dua japana-ĉina milito (kiu estas foje konsiderata parto de la Dua Mondmilito, aŭ koincidanta kun tiu). Plej el la aliaj implikis ĉu Ĉinion aŭ najbarajn popolojn. La mortindico de la Dua Mondmilito, nome pli ol 60 milionoj, surpasas ĉiujn aliajn militajn mortindicojn. Tio povas rilati al la gravaj ĵusaj antaŭeniroj en armilaj teknologioj, same kiel al gravaj ĵusaj pliigoj en la ĝenerala homa loĝantaro.[1]
Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj super 1,000,000 mortoj
Mortoj (milionoj) | Dato | Milito |
---|---|---|
60.7–84.6 | 1939–1945 | Dua Mondmilito (vidu artikolon Kvanto de viktimoj de la dua mondmilito) [2][3] |
60 | 13a jarcento | Mongolaj konkeroj (vidu artikolon Mongolaj invadoj kaj Tataraj invadoj)[4][5][6] |
40 | 1850–1864 | Tajpinga ribelo (vidu artikolon Dunganoj)[7] |
36- 40 | 184–280 | Trireĝlanda milito (vidu artikolon Dunganoj)[8][9] |
39 | 1914–1918 | Unua Mondmilito (vidu artikolon Kvanto de viktimoj de la unua mondmilito)[10] |
36 | 755–763 | Anluŝa ribelo (troigita cifero bazita sur censa sistemo, sed ne konsiderante la teritorian malpliigon kaj la neefikan censosistemon postmilitajn)[11] |
20 | 1937–1945 | Dua japana-ĉina milito[12] |
20 | 1370–1405 | Konkeroj de Tamerlano[13][14] |
16 | 1862–1877 | Dungana ribelo |
5–9 | 1917–1922 | Rusia enlanda milito kaj eksterlanda interveno[19] |
7–7,5 | 1927–1949 | Ĉina enlanda milito[20] |
4 | 1200-800 a.K. | Milito de Kurukŝetro[21] |
3,5-6 | 1803–1815 | Napoleonaj Militoj |
3–11,5 | 1618–1648 | Tridekjara milito[22] |
2,5-5,4 | 1998–2003 | Dua Konga Milito-Granda milito de Afriko[23][24][25][26] |
2 | 598–614 | Gogurjeo–Sui Milito |
2–4 | 1562–1598 | Francaj religiaj militoj[27] – konata ankaŭ kiel Hugenota Milito |
2 | 1816–1828 | Konkeroj de Ŝaka[28] |
1,2 | 1950–1953 | Korea milito[29] |
1–3,8 | 1955–1975 | Vjetnama milito[30][31][32] |
1–2 | 1910–1920 | Meksika revolucio[33] |
1 | 1980–1988 | Iraka-irana milito[34] |
1 | 1967–1970 | Niĝeria Enlanda Milito |
1–1,6 | 1979–1989 | Soveta-afgana milito[35][36][37] |
1 | 1756–1763 | Sepjara milito[38][39] |
Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj sub 1,000,000 mortoj
plenigota
Notoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub