Listo de puĉoj

Listartikolo en Vikipedio

Tio estas listo de puĉoj aŭ puĉoklopodoj kaj sukcesaj kaj malsukcesaj. En alia loko estas Listo de kamparanaj ribeloj, sed mankas Listo de revolucioj kaj insurekcioj.

1990-aj

1996
  • La 25-an de julio burundaj militistoj deklaris, ke rezulte de tiuj "eksiĝoj" estiĝis "la konstitucia vakuo", kio devigas ilin preni potencon. La prezidanton Sylvestre Ntibantunganya (hutuo) anstataŭis la eksa prezidanto, majoro Pierre Buyoya (tutsio). Vd: Puĉo en Burundo (1996)

2000 - nuntempo

Tankoj surstrate en Bangkoko en 2006
2000
  • La 21an de januaro indiĝenoj de Ekvadoro protestis kontraŭ la ekonomia politiko de la Prezidento Jamil Mahuad. La kolonelo Lucio Gutiérrez permesis la protestantojn kapti la Nacian Parlamenton. Militista junta ekprenis la povon, sed post horoj Vicprezidento Gustavo Noboa reprenis la kontrolon, danke al helpo de la protestantoj. Gutiérrez estis poste elektita prezidento en 2002 kiel membro de la Partio Patriota Societo 21a de Januaro.
  • George Speight klopodis puĉon kontraŭ la ĉefministro de Fiĝio, Mahendra Ĉaŭdhri.
2002
  • La Venezuelan puĉoklopodo de 2002 estis malsukcesa puĉo kiu daŭris 47 horojn. La Prezidento Hugo Chávez estis arestita, la Nacia Asembleo kaj la Suprema Tribunalo solvitaj, kaj la landa konstitucio nuligita. Pedro Carmona estis instalita kiel provizora prezidento.
2003
2004
  • Klopodita puĉo en Demokratia Respubliko Kongo.
  • La Insurekcio de 2004 en Haitio estis puĉo post konfliktoj okazintaj en Haitio en februaro de 2004. Ĝi rezultis en la frua fino de la dua epoko de la Prezidenteco de Jean-Bertrand Aristide, kiam li ekziliiĝis el Haiti en usona aviadilo plej verŝajne nevole kaj konsiderate kiel kidnapo. Oni enmetis provizoran registaron de Ĉefministro Gérard Latortue kaj Prezidento Boniface Alexandre.
  • Malsukcesa puĉo en Ĉado kontraŭ la Prezidento Idriss Déby.
  • Dua klopodita puĉo en Demokratia Respubliko Kongo (Junio).
  • klopodita puĉo en Ekvatora Gvineo.
2005
  • Puĉo en Togolando legaligita de parlamento, sed neagnoskata de internacia komunumo.
  • Reĝo Gjanendra de Nepalo forigis la registaron, kaj enmetis sin mem kiel Ĉefministro. La registaro estis reestarigita la 24an de aprilo de 2006 post amasa demokratia movado.
  • La Prezidento de Ekvadoro Lucio Gutiérrez estis forigita post surstrataj protestoj kaj Alfredo Palacio anstataŭis lin.
  • Militpuĉo en Maŭritanio forigis la Prezidenton Maŭja Uld Sid'Ahmed Taja. Oni enmetas novan registaron fare de grupo de militoficiroj estritaj de Eli Uld Mohamed Vall. La grupo formis la Militan Konsilantaron por Justico kaj Demokration por agadi kvazaŭ laŭleĝa registaro.
2006
  • La Armeo de Filipinoj ŝajne klopodis militpuĉon en Filipinoj kontraŭ la Prezidento Gloria Macapagal-Arroyo, kio kondukis al urĝostato en la lando.
  • La Unuigita Fronto por Demokratia Ŝanĝo ŝajne klopodis militpuĉo en Ĉado kontraŭ la Prezidento Idriss Déby.
  • La Taja Armeo organizis puĉon en Tajlando kiu forigis Ĉefministro Taksin Ĉinaŭat dum li estis for de la lando.
  • La Armeo de Madagaskaro ŝajne klopodis militpuĉon en Madagaskaro kontraŭ la Prezidento Marc Ravalomanana.
  • La Armeo de Fiĝio forigis la Prezidenton Josefa Iloilo kaj la Ĉefministron Laisenia Qarase per sensanga puĉo.
  • La Armeo de Eburbordo evitas puĉoklopodon kontraŭ la Prezidento Laurent Gbagbo.
2007
  • Oni evitas klopoditan puĉon fare de Generalo Vang Pao kaj subtenantoj en Usono por forigi la registaro de Laoso.
  • Filipinaj ribeluloj, subtenataj de la opozicia politikisto Antonio Trillanes, insurekcias en la Hotelo Peninsula en klopodita puĉo.
  • Klopodita militpuĉo en Turkio (27a de aprilo) kiam la armea estraro minacis la registaron de la partio AKP kontraŭ ties elekto de Abdullah Gül kiel Prezidento. Gül tamen estis elektita kaj nenio okazis.
2008
  • La Prezidento de Orienta Timoro nome José Ramos-Horta estis pafita kaj vundita en kio la ĉefministro Xanana Gusmao priskribis kiel puĉoklopodo.
  • Militpuĉo en Maŭritanio kiu arestis la prezidenton Sidi Uld Ĉeiĥ Abdallahi kaj la ĉefministron Jahja Uld Ahmed El Ŭaghef.
  • Militpuĉo en Gvineo post la morto de la Prezidento Lansana Conté.
2009
  • En klopodita puĉo en Madagaskaro la armeo kaptis unu el la prezidentaj palacoj la 16an de marto de 2009, kiam la prezidento Marc Ravalomanana ne ĉeestis. La propono fare de la prezidento de referendumo por solvi la krizon estis malakceptata. La 17an de marto de 2009, Marc Ravalomanana rezignis.
  • Oni denoncis fare de okcidenta gazetaro, ke en la Prezidanta balotado en Irano de 2009, Mir Hosejn Musavi estis elektita, sed Mahmud Ahmadineĵad (kiu estis elektita en la lasta balotado) post armea puĉo de Pasdaran estis nomumita prezidento.
  • En 2009, la hondura de la armeo elpostenigita prezidento Manuel Zelaya la tagon de la konstitucia referendumo kiu estus komenconta la proceduron de reverkado de la konstitucio, devis ekziliiĝis al Kostariko, dum li estis anstataŭata de la puĉa prezidento Roberto Micheletti, ĝistiama prezidento de la Hondura Parlamento. Poste Zelaja revenis kaj rifuĝiĝis en la Ambasadejo de Brazilo.
2010
  • Malsukcesa puĉo en Ekvadoro (30-a de septembro 2010). Polica oficistoj blokis ĉefaj aŭtostratoj, kaptis la Parlamento kaj la flughaveno en Kito, kaj arestis la Prezidento Rafael Correa frue 10 horoj. Correa liberiĝis per la Armeo e la puĉoklopodo malsukcesis.
2016