Taksin Ĉinaŭat

taja politikisto

TAKSIN Ĉinaŭat (tajlingve: ทักษิณ ชินวัตร) (n. 26-an de julio 1949 en Ĉiang Mai, Tajlando) estas taja entreprenisto kaj politikisto, kaj estis la Ĉefministro de Tajlando kaj partiestro de la populista Taj Rak Taj Partio ĝis la ŝtatrenverso de la 19-a de septembro 2006. Li nun estas ekzilita, loĝanta en Londono, kaj la posedanto de la Brita futbalklubo Manchester City.

Taksin Ĉinaŭat
Persona informo
ทักษิณ ชินวัตร
丘達新
Naskiĝo26-an de julio 1949 (1949-07-26) (74-jaraĝa)
en San Kamphaeng
Religiobudhismo vd
Lingvojtaja vd
ŜtatanecoTajlandoMontenegro vd
Alma materArmed Forces Academies Preparatory School • Orient-Kentukia Universitato • Montfort College • Sam Houston State University vd
PartioThai Rak Thai Party vd
Subskribo Taksin Ĉinaŭat
Familio
DinastioShinawatra family vd
PatroLert Shinawatra vd
GefratojJinglak Ĉinaŭat • Yaowapa Wongsawat vd
Edz(in)oPotjaman Na Pombejra vd
InfanojPanthongtae Shinawatra • Pintongtha Shinawatra • Peatongtarn Shinawatra vd
Profesio
Alia nomoTony Woodsome vd
Okupopolitikisto • entreprenisto vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia fratino Jinglak Ĉinaŭat ĉefministriĝas en Tajlando ekde la 3-an de julio 2011.

Antaŭaĵoj

Taksin Ĉinaŭat estis prezidento de Tajlando el 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj kaj ties registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li kunvokis novajn elektojn sed la opozicio malkceptis partopreni kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estos deklarita eksterleĝa akuzita pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkas la PPP, partio posteulo de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la Supera Kortumo denove elpostenigas la prezidenton, nun Samak Sundaravej kaj oktobro samjare kondamnas pro supozata korupto na Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice estas en ekzilo. Decembre la Supera Kortumo elpostenigas ankaŭ la sukcedinton de Samak nome Somĉai Ŭongsaŭat kaj malpermesas aktivadon de ĉiun estroj de la venkinta partio. Tiele la armeaj kaj juaj estraroj sukcesas formi parlamentan majoritaton kiu enpostenigas la opoziciestron nome Abhisit Vejjajiva.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj