Listo de reĝoj de Pollando

listartikolo en Vikimedio

Reĝo de Pollando estis titolo donata al suverenoj de Pola Reĝlando. La unua reĝo estis Boleslao la 1-a surtronigita en 1025. Antaŭ 1320 multaj regantoj de Pollando havis titolon de duko; ekde 1320 ĝis 1795 ĉiam la reĝan titolon. Dum la tempo de dispartigita Pollando ekde 1815 rusaj caroj estis samtempe regantoj de Pola Reĝlando.

Listo de polaj suverenoj, kiuj kavis la titolon reĝo (dato de kronado kaj dato de morto, abdiko aŭ detronigo):

DinastioBildoRegantoPola nomoRegadoRimarkoj
Piastoj
PiastojBoleslao la 1-a, "la Brava"Bolesław I Chrobry1025-1025
PiastojMjeŝko la 2-a LambertMieszko II Lambert1025-1031Estis "reĝo Mjeŝko la 1-a", sed "duko Mjeŝko la 2-a" de Pollando
PiastojBoleslao la 2-a, "la Kuraĝa", "la Malavara"Bolesław II Śmiały (Szczodry)1076-1079
PiastojPrzemysł la 2-aPrzemysł II1295-1296
Přemyslidoj
PřemyslidojVenceslao la 2-aWacław II1300-1305Estis ankaŭ Venceslao la 2-a de Bohemio
Piastoj
PiastojLadislao la 1-a, "la Ulnolonga"Władysław I Łokietek1320-1333
PiastojKazimiro la 3-a, "la Granda"Kazimierz III Wielki1333-1370
Kapetidoj/Anĵuo (Andegawenski)
AnĵuoLudoviko, "la Hungara"Ludwik Węgierski1370-1382Estis ankaŭ reĝo de Hungario kaj Kroatio
AnĵuoJadvigaJadwiga1384-1399Filino de la antaŭa
Jogajlidoj
JogajlidojLadislao la 2-a JogajloWładysław II Jagiełło1386-1434Edzo de la antaŭa. Prapatro de la Jogajlidoj. Estis ankaŭ grandduko de Litovio (unua reganto kiu ligis ambaŭ landojn en persona unio). Kristanigis Litovion.
JogajlidojLadislao la 3-a de VarnaWładysław III Warneńczyk1434-1444Reganto nur de Pollando, ne Litovio
JogajlidojKazimiro la 4-a JogajlidoKazimierz IV Jagiellończyk1447-1492Estis ankaŭ grandduko de Litovio
JogajlidojJohano la 1-aJan Olbracht1492-1501Reganto nur de Pollando, ne Litovio
JogajlidojAleksandro la 1-a JogajlidoAleksander Jagiellończyk1501-1506Estis ankaŭ grandduko de Litovio
JogajlidojSigismondo la 1-a "la Maljuna"Zygmunt I Stary1506-1548Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 2-a de Litovio
JogajlidojSigismondo la 2-a AŭgustoZygmunt II August1530-1572Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 3-a de Litovio. Dum lia regado la persona unio inter Pollando kaj Litovio iĝis unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezultato de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).
Elektitaj reĝoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj
ValezianojHenriko de ValoisHenryk Walezy1573-1574Estis poste reĝo de Francio
JogajlidojAnna JogajlidoAnna Jagiellonka1575-1576Filino de Sigismondo la 1-a (2-a), fratino de Sigismondo la 2-a (3-a)
BáthoryStefano BatoryStefan Batory1576-1586Estis antaŭe princo de Transilvanio. Edzo de Anna
VasaSigismondo la 3-a VasaZygmunt III Waza1587-1632= Sigismondo la 4-a de Litovio. Nevo de la edzino de la antaŭa reĝo, nepo de Sigismondo la 1-a. Estis ankaŭ reĝo de Svedio
VasaLadislao la 4-a VasaWładysław IV Waza1633-1648Filo de la antaŭa, ankaŭ caro de Rusio (1610-1613)
VasaJohano Kazimiro, Johano la 2-aJan Kazimierz1649-1668Duonfrato de la antaŭa
WiśniowieckiMikaelo Korybut WiśniowieckiMichał Korybut Wiśniowiecki1669-1673
SobieskiJohano la 3-a SobieskiJan III Sobieski1676-1696
WettinAŭgusto la 2-a la FortaAugust II Mocny1697-1706Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio
LeszczyńskiStanislao la 1-a LeszczyńskiStanisław Leszczyński1705-1712
WettinAŭgusto la 2-a la FortaAugust II Mocny1709-1733duafoje
LeszczyńskiStanislao la 1-a LeszczyńskiStanisław Leszczyński1733-1736duafoje
WettinAŭgusto la 3-a la SaksoAugust III Sas1734-1763Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio
PoniatowskiStanislao Aŭgusto PoniatowskiStanisław August Poniatowski1764-1795
Dum la okupado de Pollando inter 1795 kaj 1815 la titolo Reĝo de Pollando ne estis uzata. Inter 1807 kaj 1815 ekzistis la Varsovia Duklando, dependa de Napoleono.
1795-1815
Inter 1815 kaj 1916 la polreĝan titolon havis rusaj caroj. Laŭ decido de la Viena Kongreso, Kongresa Pollando estu sendependa pola ŝtato en persona unio kun la Rusia Imperio. La rusia imperiestro tamen pli kaj pli malrespektis la decidojn de la Viena Kongreso kaj igis Pollandon integra parto de Rusa Imperio
RomanovAleksandro la 1-aAleksander I Romanow1815-1825pro persona unio kun Rusio
RomanovNikolao la 1-aMikołaj I Romanow1825-1831pro persona unio kun Rusio (la lasta rusa surtronigita reĝo de Pollando, detronigita de pola Sejmo)
Post kiam Nikolao la 1-a estis detronigita de pola Sejmo, la titolo Reĝo de Pollando estis unu el multaj regtitoloj de dinastio Romanov ĝis Nikolao la 2-a agnoskis sendependan Polan Reĝlandon en decembro de 1916. Kelkfoje poste li ankoraŭ uzadis la titolon ĝis fina detronigo en 1917. Kreita tiam Regenta Konsilantaro devis regi portempe ĝis elekto de nova reĝo. La elekto tamen neniam plu okazis.
1916-1918"Regent-reĝlando Pollando" (reĝlando sen reĝo)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj