Jogajlidoj

La JogajlidojJagelonoj, litove Jogailaičiai, pole Jagiellonowie, estis reĝa dinastio originanta el Litovio, kiu regis en pluraj mezeŭropaj landoj (proksimume la nuntempaj Litovio, Belorusio, Pollando, Ukrainio, Latvio, Estonio, Kaliningrado kaj partoj de Rusio kaj Hungario) inter la 14-a kaj 16-a jarcento. Membroj de la dinastio estis granddukoj de la Grandprinclando Litovio 1377-1392 kaj 1440-1572, reĝoj de Pollando 1386-1572, reĝoj de Hungario 1440-1444 kaj 1490-1526, kaj reĝoj de Bohemio 1471-1526. La familio estis branĉo de la litova dinastio Gediminidoj (Gediminaičių).

Jogajlidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Fino1572 vd
Religiokatolikismo
Dinastiaj rilatoj
FondintoLadislao la 2-a Jogajlo vd
Branĉo deGediminidoj vd
Regadoj
Granddukoj de Litovio
Dum13771392, 14401572
AntaŭuloGediminidoj
SekvantoValezianoj
Reĝoj de Pollando
Dum13861572
AntaŭuloAnĵuo
SekvantoValezianoj
Reĝoj de Hungario kaj Kroatio
Dum1440-1444, 1490-1526
AntaŭuloHabsburgoj
SekvantoHabsburgoj
Reĝoj de Bohemio
Dum1471-1526
AntaŭuloHunyadi
SekvantoHabsburgoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Prapatro de la familio estis Jogaila (Ladislao la 2-a, pole Władysław II Jagiełło).

Jogajlida dinastio laŭ regnoj

Pollando-Litovio

Antaŭe:Granddukoj de LitovioPoste:
Gediminidoj13771392Gediminidoj1a-foje
Gediminidoj14401572Valezianoj2a-foje
Antaŭe:Reĝoj de PollandoPoste:
Anĵuo13861572Valezianoj

Hungario kaj Kroatio

Antaŭe:Reĝoj de Hungario kaj KroatioPoste:
Habsburgoj1440-1444Habsburgoj1a-foje
Hunyadi1490-1526Habsburgoj2a-foje

Bohemio

Antaŭe:Reĝoj de BohemioPoste:
Hunyadi1471-1526Habsburgoj