Listo de usonaj poŝtkodoj

Listartikolo en Vikipedio

Duliteraj mallongigoj por indiki apartajn usonajn ŝtatojn estas vaste uzataj de la Usona Poŝta Servo (USPS). En ties nuna aspekto la unueca normo estis akceptita en oktobro 1963, kaj la unua provo unuecigi mallongigojn kaj koncizajn indikojn de la ŝtatoj por la bezonoj de la poŝto estis farita en 1831. La sola ŝanĝo en la nuna listo de kodoj de la Poŝta servo okazis en 1969, kiam, por preventi konfuzadon kun la mallongigo de la kanada provinco Nov-Brunsviko, por kodo de Nebrasko anstataŭ NB estis elektitaj la literoj NE[1]. Krome, antaŭ 1988 poŝtkodo por servataj de USPS Nord-Marianoj estis CM.

La duliteraj kodoj de Usona Poŝta Servo koincidas al la duliteraj mallongigoj de la Usona Nacia Norm-Instituto (ANSI), sed iomete diferencas de la kodoj kiujn uzas por marki ŝipojn la Usona Borda Gardistaro (ekzemple, la kodo por Kalifornio en la sistemo de la Usona Poŝta Servo estas CA, sed ĉe la Usona Borda Gardistaro estas CF). Mallongigoj por apartaj usonaj ŝtatoj, akceptitaj en la normo ISO 3166 kiu reglamentas ankaŭ kodajn indikojn por administraj dividaĵoj, koincidas al la kodoj de USPS kaj ANSI sed uzas la prefikson «US-» (ekzemple, US-FL anstataŭ FL por Florido). La mallongigoj de ANSI kaj ISO 3166 ne rilatas ankaŭ al specifaj poŝtkodoj (ekzemple, kodoj por korespondado de la usona armeo eksterlande). Usonaj Malgrandaj Insuloj ne havas poŝtkodojn.

Listo

Mapo de Usono kun poŝtkodoj de ŝtatoj.
Poŝtkodoj de ŝtatoj
ŜtatoKodo
AlabamoAL
AlaskoAK
ArizonoAZ
ArkansasoAR
DelavaroDE
FloridoFL
GeorgioGA
HavajoHI
IdahoID
IlinojsoIL
IndianioIN
IovaoIA
KalifornioCA
KansasoKS
KentukioKY
KoloradioCO
KonektikutoCT
LuizianoLA
MajnoME
MarilandoMD
MasaĉusecoMA
MiĉiganoMI
MinesotoMN
MisisipioMS
MisurioMO
MontanoMT
NebraskoNE
NevadoNV
Norda DakotoND
Norda KarolinoNC
Nov-HampŝiroNH
Nov-JorkioNY
Nov-ĴerzejoNJ
Nov-MeksikoNM
OhioOH
Okcidenta VirginioWV
OklahomoOK
OregonoOR
PensilvanioPA
Rod-InsuloRI
Suda DakotoSD
Suda KarolinoSC
TeksasoTX
TenesioTN
UtahoUT
VajomingoWY
Vaŝingtonio, ŝtatoWA
Vaŝingtono, la Distrikto KolumbioDC
VermontoVT
VirginioVA
ViskonsinoWI
Specialaj poŝtkodoj
TeritorioPoŝtkodo
Usona SamooAS
Usonaj VirgulininsulojVI
GvamoGU
Marŝala InsularoMH
PalaŭoPW
Porto-RikoPR
Nord-MarianojMP
Federacio de MikronezioFM
Usona armeo — Latin-AmerikoAA
Usona armeo — Eŭropo,
Kanado, Afriko, Proksima Oriento
AE
Usona armeo — Pacifika regionoAP
Neuzataj kodoj
TeritorioPoŝtkodo
Zono de la Kanalo de PanamoCZ
FilipinojPI

Referencoj

Eksteraj ligiloj