Litenĉica montetaro

17° 07′ 16″ O / 49.20111 °N, 17.12111 °O / 49.20111; 17.12111 (mapo)

Litenĉica montetaro (ĉeĥe: Litenčická pahorkatina) estas membriĝinta montetaro kun areo 590 km², la plej alta monto estas Hradisko atinganta altecon 518 m s. m., meza alteco estas 293,7 m s. m., meza dekliviĝo 3°44´. La montetaro ricevis sian nomo laŭ kampurbo Litenčice.

Litenĉica montetaro
ĉeĥe: Litenčická pahorkatina
montetaro
Hradisko, vido de Mouchnice
LandoĈeĥio Ĉeĥio
RegionojSudmoravia regiono, Regiono Zlín
DistriktojDistrikto Vyškov, Distrikto Kroměříž
Parto deMezmoraviaj Karpatoj
Najbaras kun
SubtutaĵojBučovická pahorkatina, Orlovická vrchovina, Zdounecká brázda
RiverojLitava, Haná, Kotojedka
Supermara alteco293,7 m s. m.
Koordinatoj49° 12′ 04″ N 17° 07′ 16″ O / 49.20111 °N, 17.12111 °O / 49.20111; 17.12111 (mapo)
Plej alta punkto
 - situoHradisko
 - alteco518 m s. m.
Areo590 km² (59 000 ha)
Situo de Hradisko enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hradisko enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hradisko enkadre de Ĉeĥio
Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, Litenĉica montetaro markita per ruĝa kampo
Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, Litenĉica montetaro markita per ruĝa kampo
Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, Litenĉica montetaro markita per ruĝa kampo
Vikimedia Komunejo: Litenčická pahorkatina
Portalo pri Geografio

Ĝi troviĝas en meza Moravio en distrikto Kroměříž en Regiono Zlín kaj en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ĝi najbaras kun Vyškovská brána, Supramoravia valego, Ždánický les kaj Chřiby.

Geomorfologio

Geomorfologia tutaĵo Litenĉica montetaro estas konsisto de geomorfologia regiono Mezmoraviaj Karpatoj, kiu estas parto de geomorfologia subprovinco Eksteraj Okcidentaj Karpatoj.

Ĝi mem dividiĝas en tri geomorfologiajn subtutaĵojn:

  • Buĉovica montetaro
  • Orlovická vrchovina
  • Zdounecká brázda

Hidrologio

La regiono estas deakvigata de riveroj Litava, kiu enfluiĝas en riveron Svratka, kaj Haná kaj Kotojedka, kiuj enfluiĝas en riveron Moravo.

Turismaj interesaĵoj

  • Kastelo Bučovice: renesanca kastelo el la jaroj 1575-1585 kun parko kun areo 17,5 ha.
  • Juda tombejo en Bučovice: konservitaj proksimume 400 tomboŝtonoj, la plej malnova el la jaro 1767.
  • Chvalkovice: ventomuelejo super la municipo.
  • Kastelo Komorov: empira kastelo el la jaroj 1811-1812 kun ampleksa angla parko.
  • Nové Zámky: renesanca kastelo en Nesovice el la jaro 1561, ĝi estis neniam finkonstruita [1]
  • Kastelo Slavkov u Brna: grandega baroka kastelo kun 115 ĉambroj kaj baroka parko kun areo 15,5 ha. En la kastelo estis post batalo ĉe Slavkov la 6-an de decembro 1805 subskribita armistico inter Aŭstrio kaj Francio.
  • Sinagogo en Slavkov u Brna: novromanika sinagogo konstruita en la jaroj 1857-1858.
  • Juda tombejo en Slavkov u Brna: fondita en la jaro 1744, konserviĝis proksimume 350 tomboŝtonoj.

Pluaj fotoj

Referencoj