Lloyd Bacon

Lloyd Francis BACON (4a de Decembro 1889 – 15a de Novembro 1955) estis usona aktoro de kino, teatro kaj vodevilo kaj kin-reĝisoro.[1] Kiel reĝisoro li faris filmojn en preskaŭ ĉiuj ĝenroj, inklude vakerajn, muzikalojn, komedioj, gangsterajn filmojn, kaj krimfilmojn. Li estis unu el la reĝisoroj de Warner Bros. en la 1930-aj jaroj kiuj helpis havigi al tiu studio ties reputacion pro rapidaj agadfilmoj.

Lloyd Bacon
Persona informo
Naskiĝo4-an de decembro 1889 (1889-12-04)
en San-Joseo
Morto15-an de novembro 1955 (1955-11-15) (65-jaraĝa)
en Burbank
Mortis percerba sangado vd
TomboForest Lawn Memorial Park vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de Santa Clara vd
Familio
PatroFrank Bacon vd
PatrinoJennie Weidman vd
GefratojBessie Bacon vd
Profesio
Okupoaktorofilmreĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Bacon startis en filmoj kiel aktoro kun Charlie Chaplin kaj Broncho Billy Anderson kaj aperis en pli ol 40 totale. Kiel aktoro, li estas plej bone konata pro subteno de Chaplin en filmoj kiaj The Tramp de 1915 kaj The Champion kaj Easy Street de 1917.

Li poste iĝis reĝisoro kaj reĝisoris ĉirkaŭ 100 filmojn inter 1920 kaj 1955. Li estas plej bone konata kiel reĝisoro de klasikaĵoj kiaj 42nd Street kaj Footlight Parade de 1933, Ever Since Eve (el scenaro de Lawrence Riley et al.) de 1937, A Slight Case of Murder de 1938 kun Edward G. Robinson, Invisible Stripes de 1939 kun George Raft kaj Humphrey Bogart, The Oklahoma Kid de 1939 kun James Cagney kaj Humphrey Bogart, Knute Rockne, All American de 1940 kun Pat O'Brien kaj Ronald Reagan (kiel "the Gipper"), Action in the North Atlantic de 1943 kun Humphrey Bogart,[2] kaj The Fighting Sullivans de 1944 kun Anne Baxter kaj Thomas Mitchell. Li reĝisoris ankaŭ Wake Up and Dream (1946).

Parta filmaro kiel aktoro

Parta filmaro kiel reĝisoro

  • Broken Hearts of Hollywood (1926)
  • Private Izzy Murphy (1926)
  • No Defense (1929)
  • 42nd Street (1933)
  • Footlight Parade (1933)
  • Mary Stevens, M.D. (1933)
  • Son of a Sailor (1933)
  • Cain and Mabel (1936)
  • Ever Since Eve (1937)
  • A Slight Case of Murder (1938)
  • The Oklahoma Kid (1939)
  • Brother Orchid (1940)
  • Knute Rockne, All American (1940)
  • Action in the North Atlantic (1943)
  • The Fighting Sullivans (1944)
  • Wake Up and Dream (1946)
  • Golden Girl (1951)
  • The French Line (1954)

Notoj