The Rink (filmo)

The Rink (La sketejo), estas usona komedia filmo de 1916 de muta kino, nome la oka de Charlie Chaplin kun Mutual Film Corporation. En la filmo stelulas Edna Purviance, Eric Campbell, Henry Bergman, kaj Albert Austin, kaj ĝi estas konata ĉefe pro la montro de la kapabloj de Chaplin en sketado.

The Rink
mallonga filmo
Originala titoloThe Rink
Originala lingvoangla lingvo • sen valoro
Kina aperdato1916
Ĝenromuta filmo
KameraadoRoland Totheroh
Reĝisoro(j)Charlie Chaplin
Produktisto(j)Charlie Chaplin
ScenaroCharlie Chaplin
Muziko deCharlie Chaplin
RolantojEdna Purviance • Eric Campbell • Henry Bergman • Albert Austin • Charlie Chaplin • Lloyd Bacon
IMDb
vdr

Intrigo

Charlie ludas la rolon de fuŝa kaj foje eĉ stulta kelnero en restoracio. Unu el la klientoj estas la kolerema Mr. Stout. Charlie determinas lian pagotan kalkulon ekzamenante tion kio restas sur lia vesto. Kvankam li ne estas granda servisto, Charlie estas elstara sketisto en apuda sketejo. Tie li trafas junulinon kaj savas ŝin el la nedezirata atento de la sama Mr. Stout kiun li ĵus trafis en la restoracio. La dankema junulino invitas Charlie al sketofesto. Charlie akceptas kaj dum la sketado, li denove trafas Mr. Stout kaj hazarde falas sur la junulino kaj malaltigas ŝian jupon. La sketofesto tuj iĝas kaoso. Oni alvokas la policon por refari ordon, sed Charlie fuĝas ligante sian bastonon al la malantaŭo de iranta aŭto.

Geaktoraro

The Rink.