Lotaro la 1-a (Franka Regno)

imperiestro de la Franka Regno

Lotaro la 1-a (nederlande kaj en mezepoka latino: Lotharius; germane: Lothar; france: Lothaire; itale: Lotario) (795 – 29a de Septembro 855) estis imperiestro (817–855, kunreganta kun sia patro ĝis 840), kaj subreĝo de Bavario (815–817), Reĝo de Italio (818–855) kaj de Meza Frankio (840–855).

Lotaro la 1-a
imperiestro
Persona informo
Lothar
Lothaire
Naskiĝo795
en nekonata loko
Morto29-an de septembro 855 (0855-09-29)
en Prüm
TomboAbatejo de Prüm vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoKarolida Imperio vd
Familio
DinastioKarolidoj vd
PatroLudoviko la Pia vd
PatrinoIrmingard vd
GefratojLudoviko la Germano • Pipino la 1-a de Akvitanio • Karlo la Kalva • Arnulf of Sens • Gisela • Rotrude • Bertha • Hildegard, princess of Francia vd
Edz(in)oErmengarde of Tours vd
AmkunuloDoda vd
InfanojLudoviko la 2-a de Italio • Lotaro la 2-a de Lotaringio • Karlo de Provenco • Rotrude • Hiltrude • Bertha • Ermengard • Gisela • Carloman vd
Profesio
Okupomonarkoverkisto vd
Romgermana imperiestro
Dum817–855 (kun sia patro ĝis 840)
Karolida subreĝo de Bavario
Dum815–817
Reĝo de Italio
Dum818–855
Reĝo de Meza Frankio
Dum840–855
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Karolida monero de Lotaro la 1-a, stampita en Dorestad (Meza Frankio) post 850.

Lotaro estis la plej aĝa filo de la Karolida imperiestro Ludoviko la 1-a kaj de lia edzino Irmingard,[1] filino de Ingerman, la duko de Haspinga govo. Kelkajn fojojn, Lotaro kondukis siajn fratojn Pipino de Akvitanio kaj Ludoviko al ribelo kontraŭ ilia patro por protesti kontraŭ klopodoj fari ilian duon-fraton Karlo la 2-a kun-heredanto de la Frankaj teritorioj. Post la morto de sia patro, Karlo kaj Ludoviko kunigis fortojn kontraŭ Lotaro en trijara enlanda milito (840–843). La luktoj inter la fratoj kondukis rekte al la rompo de la Franka Imperio arigita fare de ilia avo Karolo la Granda, kaj metis la fundamenton por la disvolvigo de la modernaj Francio kaj Germanio.[2]

Referencoj