Ludoviko Ariosto

(Alidirektita el Ludovico Ariosto)

Ludoviko ARIOSTO ([ludoVIko aRJOsto] ; naskiĝis la 8-an de septembro 1474 en Reggio nell'Emilia, mortis la 6-an de julio 1533 en Ferrara) estis grava itala poeto. Lia plej fama verko estis la oktavforma poemo Orlando Furioso, eldonita en la jaro 1516.

Ludoviko Ariosto
Persona informo
Ludovico Ariosto
Naskiĝo8-an de septembro 1474 (1474-09-08)
en Reggio nell'Emilia
Morto6-an de julio 1533 (1533-07-06) (58-jaraĝa)
en Ferrara
Religiokatolika eklezio vd
EtnoItaloj vd
Lingvojitala vd
Alma materUniversitato de Ferrara vd
Subskribo Ludoviko Ariosto
Familio
GefratojGabriele Ariosto vd
InfanojVirginio Ariosto vd
Profesio
Okupopoeto • dramaturgo vd
Laborkamposatiropoeziodramaturgio vd
Verkado
VerkojOrlando Furioso vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ariosto estis kreditita ke li estis la kreinto de la esprimo "humanismo" (en la itala, umanesimo) por elekti fokusiĝi al la fortoj kaj potencialo de la homaro, anstataŭ nur al ĝia rolo kiel subulo al Dio. Ĉi tio nova aliro kaj pensmaniero kondukis al renesanca humanismo.

Lia patro Niccolò Ariosto estis Ĉefo de la urbo de Reggio Emilia, en la nuna Emilio-Romanjo.Ludoviko estis tre interesata pri poezio ekde sia juneco, sed lia patro devigis lin studi juron.Post kvin jaroj de juraj studoj, instigita de Gregorio el Spoleto, Ariosto komencis studi la klasikajn latinlingvajn aŭtorojn de renesanco, tamen, post nelonge Gregorio estis devigita iri al Francujo kiel instruisto de Francesco Sforza.

La patro de Ludoviko mortis post nelonge, tial la juna poeto devis okupiĝi pri la tuta familio.Malgraŭ ĉio, li povis skribi iujn prozajn komediojn kaj poeziaĵojn.

Iuj de tiuj vere plezurigis la kardinalon Ippolito d'Este, kiu prenis la junan poeton sub sia protektado kaj gastigis lin en sia palaco.

En tiu periodo li verkis la plej faman el siaj verkoj: "Orlando Furioza", kiun li dediĉis al la kardinalo kaj lia familio; malgraŭ tio, la kardinalo estis vere avara kun li (Ariosto mem diris ke la familio d'Este ne aprezis lin multe) kaj li ricevis nesufiĉan pension pri ĉi tiu verko.

Tial kiam la kardinalo devis iri al Hungarujo en la jaro 1518 la poeto rifuzis sekvi lin, kaj pasis sub la protektado de Alfonso d'Este duko de Ferrara kaj frato de la kardinalo.

Alfonso sendis lin kiel reganto en la provinco de Garfagnana.

Tiu provinco estis vere sovaĝa kaj nesana, tie Ariosto restis, vere malkontenta, dum tri jaroj.

Li revenis al Ferrara, kaj tie mortis la 6-an de julio 1533.