Ludoviko-Filipo (Francio)

reĝo de Francio

Ludoviko-Filipo de Orléans (naskiĝis la 6-an de oktobro 1773[1] en Parizo - mortis la 26-an de aŭgusto 1850 en Claremont, Surrey), (franclingve Louis-Philippe d'Orléans) pli konata dum la franca revolucio kiel la civitano Chartres (le citoyen Chartres) aŭ Egaleco filo (Égalité fils), fariĝis la reĝo de la Francoj ekde 1830 ĝis 1848 kiel Ludoviko-Filipo la 1-a (dum la tiel nomata julia monarkio). Li estis la lasta franca reĝo kun la oficiala titolo "Reĝo de la Francoj".

Ludoviko-Filipo
Reĝo de Francio
Regado1830 ĝis 1848
AntaŭuloKarlo la 10-a
SekvantoDua Respubliko
Persona informo
Louis-Philippe Ier
Naskiĝo6-an de oktobro 1773 (1773-10-06)
en Parizo
Morto26-an de aŭgusto 1850 (1850-08-26) (76-jaraĝa)
en Claremont
TomboDreux Royal Chapel vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Subskribo Ludoviko-Filipo (Francio)
Familio
DinastioDinastio de Orléans vd
PatroLouis Philippe II, Duke of Orléans vd
PatrinoLouise Marie Adélaïde de Bourbon vd
GefratojMaria Stella • Louis Charles, Count of Beaujolais • Antoine Philippe, Duke of Montpensier • Princess Adélaïde of Orléans • Mademoiselle d'Orléans vd
Edz(in)oMaria Amalia of Naples and Sicily vd
InfanojPrince Ferdinand Philippe, Duke of Orléans • Ludovikino el Orleano • Princess Marie of France • Princo Louis (Duko de Nemours) • Princess Clémentine, Princess of Koháry • Prince François, Prince of Joinville • Prince Charles, Duke of Penthièvre • Henriko de Orleano • Prince Antoine, Duke of Montpensier • Princess Françoise of Orléans vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Aktiva enParizo vd
Aktiva dum1790–1850 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ludoviko-Filipo la 1-a, reĝo de la Francoj.

Sinsekve grafo de Valois kaj grafo de Chartres, li subtenis la francan revolucion samkiel sia patro. Li partoprenis kiel generala leŭtenanto en la bataloj de Valmy, Jemappes kaj Neerwinden. Ludoviko-Filipo sekve ekziliĝis al Aŭstrio, kaj ekis migreman vivon : li ekzemple loĝis dum kvar jaroj en Filadelfio (Usono). La alveno de Napoléon Bonaparte, en Francio, plilongigis lian ekzilon.

Post la abdikado de Napoléon, en 1814, Ludoviko-Filipo revenis al Francio, ricevis la titolon de duko de Orléans kaj obtenis la Reĝan Palacon de Parizo kiel loĝejo.

Dum la franca Resurtronigo kaj la reĝadoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, la populareco de Ludoviko-Filipo senĉese plifortiĝis, ĉar li simbolis la politikan opozicion al la plej ortodoksaj monarkistoj (la ultras) kaj ne tute repuŝis la heredaĵojn de la revolucio. Okaze de la franca revolucio de 1830 kaj de la falo de Karlo la 10-a, Ludoviko-Filipo estis proklamita de la deputita asembleo kiel nova reĝo de la Francoj (kaj ne de Francio), ĉar oni timis respublikan ribelon.

Ludoviko-Filipo, Reĝo de la Francoj
(Miniaturpentraĵo de Francois Meuret)

Ludoviko-Filipo falis pro la franca revolucio de 1848, kiu starigis la Duan Respublikon. Li devis denove ekziliĝi en Anglio, kie li mortis.

Notoj

Literaturo

  • Antonetti, Guy. (1994) Louis-Philippe, p. 992. ISBN 978-2-213-59222-0..
  • V. Bajou, Louis-Philippe et Versailles, La Martinière, catalogue de l'exposition, château de Versailles-Somogy, 2018.
  • Dumas, Alexandre. (1852) Histoire de la vie politique et privée de Louis-Philippe..
  • J.-P. Babelon, Louis-Philippe, l'homme et le roi, Archives nationales, 1975.
  • Jules Bertaut, Louis-Philippe intime, Paris, Grasset, 1936.
  • Marguerite Castillon du Perron, Louis Philippe et la révolution Française, Librairie Académique Perrin, édition définitive, Pygmalion, Paris, 1963.
  • Laure Hillerin, La duchesse de Berry, l’oiseau rebelle des Bourbons, Flammarion, collection Grandes Biographies, 2010 (ISBN 978-2-08-122880-1).
  • Victor Hugo, Choses vues.
  • Manach, Daniel. (1988) La Descendance de Louis-Philippe Ier roi des Français, p. 223..
  • Daniel Manach, La Descendance de Louis-Philippe la 1a roi des Français, Préface de Dominique Paoli, éditions Christian et Éditions Généalogiques de la Voûte, 398 pages, 2014.
  • Munro Price, Louis Philippe, le prince et le roi. La France entre deux révolutions, Paris, Éditions de Fallois, 2009.
  • Arnaud Teyssier, Louis Philippe. Le dernier roi des Français, Paris, Perrin, 2010, 450Ŝablono:Nb p. (ISBN 978-2-262-03271-5).
  • Grégoire Franconie. (mars 2021) Le Lys et la Cocarde (france), p. 492. ISBN 978-2130827498..

Referencoj

Vidu ankaŭ