Luterana alea preĝejo (Budapeŝto-Erzsébetváros)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto).

Luterana preĝejo de
Budapeŝto
Luterana preĝejo en Budapeŝto-Erzsébetváros
Luterana preĝejo en Budapeŝto-Erzsébetváros
Luterana kirko
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoBudapeŝto, Erzsébetváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoluteranismo
Dato de konsekro1905
Arkitektura priskribo
ArkitektojSamu Pecz
Konstrustilonovgotiko
Konstruado1903–1905
Specifo
Longo55 m (turo)
Konstrumaterialomasonita
Ligiloj
vdr

Historio

La luteranoj konstruis propran gimnazion komence de la 20-a jarcento. (Ĝi ankaŭ nun apartenas al la plej bonaj lernejoj en tuta Hungario). Dum la planado la luteranoj sopiris jam ankaŭ preĝejon. Tio okazis en la 1900-aj jaroj, praktike ambaŭ konstruaĵoj konstruiĝis kune laŭ impona aleo de la urbo. La gimnazio kaj la preĝejo estas ornamaĵo de la aleo. La orgeno alvenis en 1906, ĝi pligrandiĝis en 1989. Dum la 2-a mondmilito la famaj pentritaj vitraj fenestroj fare de Miksa Róth rompiĝis. En 1973 interne, en 1996 ekstere renovigoj okazis. la vitraj bildoj denove estis faritaj inter 1997-2002.

Konstruaĵo

La preĝejo havas 2 navojn kaj unu turon. Inter la du navoj situas vasta kolono. Super la ĉefenirejo estas fenestrorozo, la diagonalo estas 5 metrojn. Gyula Benczúr pentris la altaran bildon en 1913 kaj ĝi prezentas adoron de saĝuloj antaŭ bebo Jesuo. Malantaŭ la altaro etendiĝas vitrofenestra bildo pri Kristo kun la 4 evangeliistoj.

Fontoj

Enirejo de la kirko