Madono de Monto Karmelo

titolo de la sankta Maria

Madono de Monto Karmelo estas unu el la titoloj, aŭ "alvoknomoj", de Sankta Maria en katolikismo.

Sankta
Madono de Monto Karmelo
Persona informo
Religiokatolika eklezio vd
Sanktulo
Festotago16-a de julio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La honorado de la Madono de l’ Karmelo komenciĝis proksimume en la jaro 1207, kiam ermita grupo kuniĝis ĉirkaŭ preĝejo, kiun ili mem konstruis sur Monto Karmelo, en Palestino, patrolando de Jesuo kaj Maria. Ilia programo estis tiu, vivi «laŭ la ordonoj de Kristo» kaj «laŭ la ekzemplo de la elstara filino de Ciono, Patrino de Dio kaj Patrino Nia». Monto Karmelo, jam de antikvo estis rigardata kiel sanktejo de regionaj popoloj. Multaj paganaj temploj estis konstruitaj en ĝi kaj judoj adoris ĝin kiel loko ligita al profeto Elija, romianoj konstruis tie templon al Saturno. Post kristanoj, kaj eĉ islamanoj rigardis la monton kiel sanktejo, bahaismo havas sian templon tie hodiaŭ.

Sankta Maria de l'Karmelo en Purgatorio, Beniajan (Hispanio)

Laŭ tradicio datumanta de la 16-a jarcento, la Virgulino kunligis kun religia objekto nomata skapulario ŝirmadon kontraŭ la Infero, kaj rapidan liberigon el la Purgatorio, por tiuj kiuj, dumvive, inde surmetis ĝin.

En 1726, Papo Benedikto la 13-a plivastigis la feston de la Madono de l’ Karmelo al la tuta latin-rita Eklezio. La liturgia celebrado, tamen, ekzistas ankaŭ en kelkaj orientaj ritoj, ekzemple en la maronita eklezio kaj en la alban-itala. Ĝi estas tre disvastiĝinta en Eŭropo kaj en Ameriko, kie la Reĝino de l’ Karmelo estas Patronino de tutaj landoj (Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Peruo). Sed ĝi ankaŭ troviĝas en Azio, en Afriko kaj en Oceanio: sanktejoj ekzistas en Mikronezio, en Keralo (Hindio), en Kuvajto (kie ŝi estas honorata sub la nomo «Nia Sinjorino de Arabio»). Ŝia memortago estas la 16-a de julio.