Magdalena Fikus

Magdalena Maria Fikus (naskiĝis la 13-an de majo 1936 en Krakovo) – pola biologino, biokemiistino, specialiĝanta pri biokemio kaj fotokemio de nukleaj acidoj, biofiziko de ĉelo, gentekniko, profesoro de naturscienco, popularigantino de scienco.

Magdalena Fikus
Persona informo
Naskiĝo13-an de majo 1936 (1936-05-13) (88-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvojpola
ŜtatanecoPollando
Alma materUniversitato de Varsovio
Familio
PatroKiejstut Żemaitis
Edz(in)oDariusz Fikus
Okupo
Okupobiologo • biokemiisto
vdr

Vivo

En 1958 ŝi diplomiĝis ĉe Fakultato pri Biologio kaj Terscienco de Varsovia Universitato. En 1965 akiris sciencan gradon de doktoro, kaj en 1975 habilitiĝis. Sciencan titolon de profesoro ricevis en 1990. Ĝis 1965 laboris en Ŝtata Fako pri Higieno, poste en Katedro de Biofiziko, kunlaborante kun profesoro David Shugar. Fine de la 60-aj jaroj estis kiel scienca staĝisto en Universitato Stanford. En 1975 eklaboris en Instituto de Biokemio kaj Biofiziko de Pola Scienca Akademio.

Ŝia populariga kaj didaktika laboro estis premiita interalie per Premio je la nomo de Profesoro Hugo Steinhaus (1998) kaj per Fenomeno „Przekrój” (2005).

En 2011 ricevis Komandoran Krucon kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Verkoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj