Makedonismo

Makedonismo (el Makedono la 1-a de Konstantinopolo) estas kristana doktrino aperinta en la dua duono de la 4-a jarcento ĝis la unua duono de la 5-a jarcento, kiu malakceptas la ideon pri la dieco de la Sankta spirito, taksata malsupera kompare kun la Patro, nura kreitulo de tiu ĉi, je la servo de lia plano por la kreo. Malsame ol la Filo, Jesuo Kristo, taksata "simila laŭ la ŝajna substanco" (homoiousios), sed ne en la "reala substanco" (homoousios), la Sankta Spirito havas eĉ ne tian prerogativon. Sur tiu plano, la pozicio de makedonistoj estas proksima al kelkaj senprecizaj formuloj de subordiĝismo de la praa kristanismo, kaj profitataj de Arianismo.
La tradicia nomo de tiu kristana pensfluo, kondamnita en la unua koncilio de Konstantinopolo (381), estis elpensita de Makedono la 1-a episkopo de Konstantinopolo, kiu estis eloficigita. Makedono disvolvis pli detale la teologiajn vidpunktojn de sia doktrino, celante korekti sian pozicion, en la lastaj jaroj de sia vivo.

La makedonistoj estis ankaŭ difinitaj pneumatomakoi ("tiuj kiuj batalas kontraŭ la Sankta Spirito"). Inter ili enskribiĝas Eŭstacio de Sebastea.

Bibliografio

  • Wolf-Dieter Hauschild, Die Pneumatomachen (thèse), Université de Hambourg, 1967.
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia.

Vidu ankaŭ