Maldekstra korno

supersigno (`)

La maldekstra korno (ˋ) estas latin-alfabeta supersigno (diakrita signo) en la formo de streko iranta de maldekstre-supre dekstren-malsupren.

Maldekstra korno `
Àà
Èè
Ìì
Ǹǹ
Òò
Ùù
Ǜǜ

Tipografie la maldekstra korno kutime havas angulon de proksimume 40° al la horizontalo.

En Unikodo la maldekstra korno havas la numeron 768 (deksesuma 0x300). Tiu signo laŭdifine kombiniĝas kun la antaŭa litero.

Vidu ankaŭ artikolojn