Malikŝah la 1-a

(Alidirektita el Malikŝah)

Ĝalāl ad-Daŭla Mu'izz al-Dunjā ŭa-d-Dīn Abū l-Fatḥ ibn Alp Arslān (8-a de aŭgusto 105519-a de novembro 1092, kompleta nomo: perse معزالدنیا و الدین ملکشاه بن محمد الب ارسلان قسیم امیرالمومنین[1]), pli bone konata laŭ sia regna nomo de Malik-Ŝaho la 1-aMalikŝah (perse ملکشاه), estis sultano de la Selĝuka Imperio de 1072 ĝis 1092.

Malikŝah la 1-a
Persona informo
ملكشاه
Naskiĝo1055
en Esfahano
Morto19-an de novembro 1092 (1092-11-19)
en Bagdado
TomboTomb of Nizam al-Mulk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiosunaismo vd
ŜtatanecoSelĝuka Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioTurko-Selĝukoj vd
PatroAlp Arslan Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojSifri Khatun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oTerken Khatun (en) Traduki
Zübeyde Hatun (en) Traduki
Taj Safariyya Khatun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojAhmad Sanĝar
 ( Taj Safariyya Khatun (en) Traduki)
Muhammad la 1-a
 ( Taj Safariyya Khatun (en) Traduki)
Isma Khatun (en) Traduki
 ( )
Barkiyaruq (en) Traduki
 ( Zübeyde Hatun (en) Traduki)
Mahmud I of Great Seljuk (en) Traduki
 ( Terken Khatun (en) Traduki)
Gawhar Khatun (en) Traduki
 ( Zübeyde Hatun (en) Traduki)
Mah-i Mulk Khatun (en) Traduki
 ( Terken Khatun (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuposuvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Sultano Muhammad ibn Malik-Ŝah, miniaturo el 'Ĝami' al-Taŭariĥ' de Raŝid al-Din.

Dum sia juneco, li partoprenis en kampanjoj de sia patro Alp Arslan, kun ties veziro Nizam al-Mulk. Dum unu de tiaj kampanjoj en 1072, Alp Arslan estis mortige vundita kaj mortiĝis nur kelkajn tagojn poste. Post tio, Malik-Ŝah estis kronita kiel la nova sultano de la imperio, tamen, Malik-Ŝah ne aliris al la trono pace, kaj devis lukti kontraŭ sia onklo Kavurt, kiu same postulis la tronon. Kvankam Malik-Ŝah estis la oficiala estro de la Selĝuka ŝtato, la veziro Nizam al-Mulk tenis preskaŭ absolutan povon dum lia regado.[2] Malik-Ŝah dume militis kontraŭ la Karaĥanidoj oriente kaj metis ordon en Kaŭkazo.

La morto de Malik-Ŝah ĝis nun restas studota; laŭ kelkaj fakuloj, li estis venenita de la kalifo, dum aliaj diras ke li estis venenita de la subtenantoj de Nizam al-Mulk.

Kvankam li estis konata laŭ kelkaj nomoj, li estis ĉefe konata kiel "Malik-Ŝah", kombino de la araba vorto malik (reĝo) kaj de la persa vorto ŝah (kiu same signifas reĝon).

Ankaŭ lia filo Muhammad la 1-a estis sultano.

Referencoj