Malsupra Aŭstrio

federacia lando de Aŭstrio

Malsupra Aŭstrio (germane Niederösterreich [Nideresterajĥ]) estas federacia lando de Aŭstrio. St. Pölten estas la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio. Laŭ areo Malsupra Aŭstrio estas la plej granda kaj laŭ nombro de loĝantoj la due plej granda federacia lando de Aŭstrio. Malsupra Aŭstrio havas limojn al Slovakio, Ĉeĥio kaj al la aŭstraj federaciaj landoj Supra Aŭstrio, Stirio, Burgenland kaj Vieno.

Malsupra Aŭstrio
(germane: Niederösterreich)
FlagoBlazono
Flago de Malsupra Aŭstrio
federacia lando de Aŭstriohistoria regiono
Baza faktoj
ĈefurboSt. Pölten
Plej granda urboSt. Pölten
HimnoOh Heimat, dich zu lieben
ISO 3166-2AT-3
Mallongigo
TTT-paĝohttp://www.noe.gv.at/
Mapo: Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio
Mapo: Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio
Politiko
landestroJohanna Mikl-Leitner
(ekde 19-a de aprilo 2017)
Reganta partiojÖVP, SPÖ kaj FPÖ
(laborinterkonsento inter
ÖVP und SPÖ)
Landa parlamento
(56 Mandatoj)
ÖVP 31
SPÖ 15
FPÖ 6
Verduloj 4
Lasta balotado9-a de marto 2018
Sekva balotado2023
Loĝantaro
Loĝantoj1.608.590
(provizore por dua kvarono de 2010)
Loĝdenso84 loĝantoj/km²
Geografio
Areo19.177,78 km²
Amplekso178 km (Nord-Sude)
196 km (okcident-oriente)
Plej alta punkto2.076 m (Schneeberg)
Plej malalta punkto139 m (komuno Berg)
Administracia subdivido
Distriktoj4 statutaj urboj
21 distriktoj
Tribunaldistriktoj32
Komunoj573
— el ili urboj75
— el ili bazarkomunoj326
Mapo: Disktriktoj en Malsupra Aŭstrio
Mapo: Disktriktoj en Malsupra Aŭstrio
vdr

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986 (Aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt). Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

Geografio

Malsupra Aŭstrio dividiĝas en kvar partoj:

Inter la federaciaj landoj de Aŭstrio, Malsupra Aŭstrio havas la plej longan limon al alia landoj. La limoj al Ĉeĥio kaj al Slovakio rezultas sume en 414 km longa limo.

Montoj

  • Schneeberg (Klosterwappen; 2.076 m)
  • Rad (Scheibwaldhöhe; 1 943 m; plej alta pinto: Heukuppe; 2.007 m en apuda Stirio)
  • Ötscher (1 893 m)
  • Dürrenstein (1 878 m)
  • Schneealpe (Ameisbühel; 1 828 m; plej alta pinto: Windberg; 1 903 m en apuda Stirio)
  • Hochkar (1 808 m)
  • Gamsstein (1 774 m)
  • Stumpfmauer (1 770 m)
  • Göller (1 766 m)
  • Hochwechsel (1 743 m)
  • Gippel (1 669 m)
  • Großer Sonnleitstein (1 639 m)
  • Großer Zellerhut (1 639 m)
  • Gemeindealpe (1 626 m)
  • Drahtekogel (1 565 m)
  • Sonnwendstein (1 523 m)
  • Obersberg (1 467 m)
  • Königsberg (1 452 m)
  • Großer Sulzberg (1 400 m)
  • Reisalpe (1 399 m)
  • Gahns (1 380 m)
  • Tirolerkogel (1 377 m)
  • Türnitzer Höger (1 372 m)
  • Unterberg (1 342 m)
  • Traisenberg (1 230 m)
  • Dürre Wand (1 222 m)
  • Hohenstein (1 195 m)
  • Eisenstein (1 185 m)
  • Hohe Wand (1 132 m)
  • Großer Peilstein (1 061 m)
  • Weinsberg (1 041 m)
  • Hocheck (1 036 m)
  • Nebelstein (1 017 m)
  • Eibl (1 007 m)
  • Hohe Mandling (967 m)
  • Jauerling (961 m)
  • Gösing (898 m)
  • Anninger (675 m)
  • Buschberg (491 m)

Montpasejoj

Ambaŭ montpasejoj estas partoj de la limo al Stirio.

Riveroj

Kamp
March

Malsupra Aŭstria senakviĝas preskaŭ tute al Danubo. La sola rivero kiu ne senakviĝas al Danubo estas Lainsitz (en norda Waldviertel), kiu fluas trans Vultavo kaj Elbo (rivero) al Norda Maro.

La plej esencaj riveroj norde de la Danubo estas:

La plej esencaj riveroj sude de la Danubo estas:

Akvocentraloj

Lagoj

  • Stausee Ottenstein (4,3 km²)
  • Lunzer See (0,69 km²)
  • Erlaufsee (0,56 km², sed nur ĉirkaŭ la duono en Malsupra Aŭstrio)
  • Erlaufstausee
  • Wienerwaldsee (0,32 km²)

Kavernoj

Malsupra Aŭstrio estas riĉa je kavernoj. Totalsume 4.082 el ili estas katastrata.Al la plej granda kavernoj apartenas:

NomoMonto / LokoLongecoRimarko
Ötscherhöhlensystem (Kavernsistemo de Ötscher)Ötscher27.003 munuiĝo el Taubenloch kaj Geldloch
PfannlochÖtscher5.287 m
LechnerweidhöhleDürrenstein5.252 m
Trockenes Loch (laca truo)Schwarzenbach an der Pielach4.510 m
HermannshöhleKirchberg am Wechsel4.430 m
EisensteinhöhleBad Fischau2.341 m

Turisme oni povas viziti la lasta du kavernoj kaj la kavernoj Allander Tropfsteinhöhle, Einhornhöhle, Hochkarschacht, Nixhöhle, Ötschertropfsteinhöhle.

Loĝantaro

Loĝantara
disvolviĝo
DatumoLoĝantaro
um 1527500.000
um 1600580.000
um 1700630.000
1754922.000
1780974.000
17901.000.000
1794/17951.028.300
18101.040.700
18211.142.600
1830881.500
1840896.600
1850976.600
1857987.900
18691.077.232
18801.152.767
18901.213.471
19001.310.506
19101.425.238
19231.426.885
19341.446.675
19391.455.329
19511.400.471
19611.374.012
19711.420.816
19811.427.849
19911.479.187
20011.542.574
20041.563.872
20051.575.291
20061.585.503
20071.593.857

Noto: La tabelo listigas la loĝantaro de la nuna areo de Malsupra Aŭstria. La nombroj ne enhavas Vienon (1910: 2,1 milionoj), kvankam Vieno estas parto de Malsupra Aŭstrio ĝis 1922. La nombro en 1939 enhavas ne la nordan Burgendland-on ne iujn partojn de Moravio, kvankam ambaŭ areoj apartenis al regiono Niederdonau en 1939.

Noto: La nombroj ĝis 1700 estis rondigita oficiala. La nombroj de 1754–1857 kaj 1869–1923 reprezentas nur la ĉeestantan civilan loĝantaron sen militpersonojn. La nombro 1934–1981 reprezentas nur la personojn, kiu facte loĝis ĉefe en Malsupra Aŭstrio. La nombroj ekde 1991 bazi al Zentralen Melderegister (centra anoncregistro) (Fonto: Bundesanstalt Statistik Österreich).

Per la kontinua enmigrado el Vieno, la loĝantaro kreskas speciale ĉirkaŭ Vieno. Ekde 1986, tiam St. Pölten fariĝis ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio, oni povas registri enmigrado ankaŭ en St. Pölten.

El 100 personoj nur 6,3 estas exsterlandanoj; tio estas sub la Aŭstra mezumo.

Konfesioj

En 2001 la loĝantaro de Malsupra Aŭstrio konsistis el

Politiko

Ekde 1945 la ÖVP dominas la politikon de Malsupra Aŭstrio. Exzemple ekde 1945 la landestro venis al ÖVP. Krome, la urbestroj de plejmulte komunoj aparteni al la ÖVP. La SPÖ reprezentas la duan partion laŭ forteco.

Ekde 2008, kvar partoj havas seĝojn en la Malsupra Aŭstria parlamento:

La regado de Malsupra Aŭstrio konsistis el landestro kun du substituoj kaj ses regadanoj. Ekde 2008, la landestro estas Erwin Pröll (ÖVP), kaj la du substituoj estas Wolfgang Sobotka (ÖVP) kaj Josef Leitner (SPÖ). La ses regadanoj estas Johan Heuras (ÖVP), Stephan Pernkopf (ÖVP), Johanna Mikl-Leitner (ÖVP), Petra Bohuslav (ÖVP), Karin Scheele (SPÖ) kaj Barbara Rosenkranz (ÖVP).

El la nacia konsilio, dekunu anoj de ÖVP, dek anoj de SPÖ, ses anoj de FPÖ, du anoj de BZÖ, kaj du anoj de Die Grünen (plus malkonstanta deputilaroj) venis al Malsupra Aŭstria.

Malsupra Aŭstrio elsendis dek du anoj al federacio konsilio. Sep venas el la ÖVP, tri el la SPÖ, unu el la FPÖ, kaj unu el la Die Grünen.

Administra subdividoj

Malsupra Aŭstrio dividas sin en kvar statutaj urboj kaj 21 distriktoj. Tiuj ĉi statutaj urboj kaj distriktoj konsisti sume el 573 komunoj. El ili komunoj, 75 estas urboj kaj 326 estas bazarkomunoj.

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986. La aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt. Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

Statutaj urboj

NomoAreo
(km²)
Loĝantoj
1. januaro 2010[1]
Aŭtokodo
Krems051,61 km²23 813KS
St. Pölten108,48 km²51 688P
Waidhofen an der Ybbs131,52 km²11 527WY
Wiener Neustadt060,96 km²40 708WN

Distriktoj

NomoAdministracioAreo
(km²)
Loĝantoj
1. januaro 2010[2]
Aŭtokodo
AmstettenAmstetten (Aŭstrio)1.187,97 km²112 227AM
BadenBaden0753,37 km²136 950BN
Bruck an der LeithaBruck an der Leitha0494,95 km²042 580BL
GanserndorfGänserndorfGanserndorfGänserndorf1.271,31 km²094 924GF
GmündGmünd0786,24 km²038 219GD
HollabrunnHollabrunn1.010,72 km²050 420HL
HornHorn0783,99 km²031 529HO
KorneuburgKorneuburg0626,50 km²074 450KO
Krems-LandKrems an der Donau0923,95 km²055 604KR
LilienfeldLilienfeld0931,55 km²026 730LF
MelkMelk1.013,62 km²076 498ME
MistelbachMistelbach1.291,30 km²074 153MI
ModlingMödlingModlingMödling0277,02 km²113 329MD
NeunkirchenNeunkirchen1.146,35 km²085 870NK
St. Pölten-LandSt. Pölten1.121,61 km²096 497PL
ScheibbsScheibbs1.023,49 km²041 227SB
TullnTulln an der Donau0658,03 km²069 894TU
Waidhofen an der ThayaWaidhofen an der Thaya0669,14 km²027 098WT
Wiener Neustadt-LandWiener Neustadt0969,72 km²074 798WB
ZwettlZwettl1.399,76 km²044 036ZT

Trafiko

Ŝoseoj

La plej esencaj ŝoseoj gvidas al Vieno, kiel la aŭtovojoj A1, A2, A4. La A21 interligas la A1 kaj la A2. La S1 interligas la A2 kaj la A4.

Du esencaj ŝoseoj forkiğas de la A2: la A3 (en nordan Burgenland-on) kaj la S6 (en Stirion).

Por la regiona trafiko la A22 kaj la S5 formas la interligon al Krems kaj la Wachau.

Ekde la forigado de la fera kurteno en 1989 la transita trafiko plifortiĝas (ĉefe en la oriento-okcidento-direkto). Do oni elkonstruos la A1 al tri koridoroj en ĉiu direkto.

Fervojoj

Same kiel la plej esencaj ŝoseoj, la plej esencaj fervojoj gvidas al Vieno: la Südbahn (esperante: suda fervojo), Westbahn (esperante: okcidenta fervojo), Nordbahn (esperante: norda fervojo), Ostbahn (esperante: orienta fervojo).

Plue, la Österreichische Bundesbahnen (la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio) funkciigas ampleksan relvojan reton antaŭ 1918 konstruitan.

Ŝipirado

Sur la Danubo speciale Krems estas menciinda, ĉar tie troviĝas la plej granda haveno de Malsupra Aŭstrio. Pakaĵaj kaj pasaĝeraj ŝipoj navigas la Danubon en Malsupra Aŭstrio.

Aertrafiko

La plej granda flughaveno (Flughaveno Vieno(-Schwechat)) de Aŭstrio troviĝas en Schwechat en Malsupra Aŭstrio. Danke la orientexpansio de la Eŭropa Unio, tiu flughaveno fariĝas grava centro de internacia aertrafiko. La federacia lando Malsupra Aŭstrio tenas 20 % de la akcioj de la flughavenkompanio.

En Langenlebarn la aŭstria armeo funkciigas militflughavenon.

Regionaj flughavenoj estas exzemple en Bad Vöslau, Gneixendorf ĉe Krems kaj Dobersberg.

Ekonomio

La ekonomie plej forta regiono en Malsupra Aŭstrio troviğas laŭlonge de limo inter la monta Wienerwald kaj la ebena Wiener Becken. La distrikto Mödling ĉe la suda limo de Vieno generas plej multe da imposta enspezo. Ju pli foraj la distriktoj estas de Vieno, des malpli forta estas ilia ekonomio.

Komunukiloj

La landa studio de ORF kaj la semajna gazeto Niederösterreichische Nachrichten (esperante: Malsupra-Aŭstriaj novaĵoj) estas la esencaj komunikiloj de Malsupra Aŭstrio. Ĉefe oni konsumas Viena komunukiloj.

Agrikulturo

42 % de la tuta areo estas agra kaj 40 % estas arbara. Tial, la brutobredado, terkulturo kaj arbarokulturo ludas esencan rolon en la Malsupra-Aŭstria ekonomio. Sed en la jaroj de 1960 al 2010 la nombro de laboristoj en tiu ĉi branĉoj falis al 10 % de la tuteco de laboristoj.

En la vitkultivado oni trovas (ĉefe en la Weinviertel, la Wachau kaj la Thermenregion) alian esencan branĉon de ekonomio. Kvar de ses DAC-Vitkultivadoj de tuta Aŭstrio troviĝas en Malsupra Aŭstrio.

Turismo

Ĉefe la tag-turismo de Vieno gravas ekonomie. Malsupra Aŭstrio prezentas sin, kiel laŭnatura libertempa areo por la tuta jaro.

ekvido sur la orienta Wachau

La tourismaj organisacioj precipe varbas por la multaj monaĥejoj kaj kasteloj kaj ferioj ĉe bienoj.

Kulturo

En Malsupra Aŭstrio exzistas multenomblaj monaĥejoj respektive kolegiatoj, kiuj delonge funkcias kiel kulturcentrojLa plej konata estas

Krome la kolegiatoj de Dürnstein, de Seitenstetten, de Göttweig, de Lilienfeld kaj de Zwettl estas menciinda.

Dum la kasteloj kaj burgoj iam estas rezervita al la aristokratoj, nun la plejparto de kasteloj kaj burgoj estas uzanta turisme, kiel vidindaĵoj, eksponejoj, aŭ koncertejoj (exzemple la Schallaburg, la Schloss Hof, aŭ la Schloss Grafenegg).

Gravajn muzeojn reprezentas

  • la Niederösterreichisches Landesmuseum (landa muzeo de Malsupra Aŭstrio) en St. Pölten,
  • la Sammlung Essl (kolektado Essl) en Klosterneuburg,
  • la Kunsthalle (Krems) (halo de arto) en Krems
  • la Karikaturmusuem (Krems) (mukarikaturmuzeo) en Krems,
  • la Carnuntum inter Etronell kaj Deutsch-Alterburg,
  • la Egon-Schiele-Museum (Egon Schiele muzeo) en Tulln,
  • la Kokoschka-Haus (domo de Oskar Kokoschka en Pöchlarn,
  • la Museum für Urgeschichte (muzeo pri prahistorio) en la Schloss Asparn, kaj
  • la Memorejo Heldenberg.

Ĉiu dua jaro la landa regado aranĝas grandan landan exspozicion.

La lando tre ambicie operacias la nove konstruita Festspielhaus St. Pölten (festivalejo de St. Pölten) per tutjara programo.Ankaŭ la urbteatroj de St. Pölten kaj Baden donas teatra prezentado.Krome oni povas vidi en somero prezentadojn en Berndorf, Stockerau, Langenlois, Felsenbühne Staatz (muzikaloj), Weißenkirchen in der Wachau kaj en la Kastelo Liechtenstein.La ampleksa oferto estas varbe kunigata en „Theaterfest Niederösterreich“ (teatra festo Malsupra Aŭstrio). Cetere ĉiu-jare la Donaufestival okazas en Malsupra Aŭstrio.

Literaturo

La lando ĉirkaŭ Vieno estis kaj estas laborejo de multa autoroj kaj okazejo de multaj beletrista verkoj. Kelkaj exzemploj estas

En la scienca literaturo, Malsupra Aŭstrio estas fama por la socialscienca studaĵo Die Arbeitslosen von Marienthal (La senlaboruloj de Marienthal). Marienthal estas parto de Gramatneusiedl.

Scienco

La plej grava scienca institucioj estas:

  • Laboro de la Internacia Atomenergia Organizo en Seibersdorf.
  • Universität für Weiterbildung Krems (universitato pro priklerigo), pleje konata kial Danuba universitato)
  • Institute of Science and Technology Austria (instituto de scienco kaj teknologio Aŭstrio) ĉe Klosterneuburg.

Landa Patrono

Landa Patrono estas Sankta Leopoldo, kies nomtagon la federacia lando festas en Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, la 15an de novembro. Por la lernantoj estas la 15a de novembro senleciona tago, ĉar la lernejoj estas fermita.

Ĝemela provinco

Ĝeĝjango (Zhejiang) estas provinco en la oriento de Ĉinio. Ĉefurbo de la provinco estas Hangĝoŭo (Hangzhou). La oficiala partnereco estis subskribita en la jaro 1998. La kunlaborado kun Ĝeĝjango okazas pere de projektoj de diversaj translimaj celoj (klerigo, esplorado, evoluo de la turismo, agrokulturo k.a.).

Referencoj

Eksteraj ligiloj