Interpopola Kompreniĝo

Sub Interpopola Kompreniĝo oni komprenas intense efikantan konversacion inter diversaj popolgrupoj, kulturrondoj aŭ aliaj kompareblaj grandaj grupoj sur ĉiuj kampoj. La celo estas, ke pro la kompreniĝo, renkonto kaj interkultura lernado reduktiĝu la negativaj antaŭjuĝoj kaj limoj inter diversaj grupoj kaj tio ebligu kulturan kaj sciencan interŝanĝon. Tiun ĉi celon alstrebas privataj personoj, asocioj (UEA), ŝtataj kaj internaciaj institucioj (UNESKO).

Diplomo en la arkivo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Ĉar Esperanto estas lingvo artefarite komponita el vortotrezoro de diversaj devenoj kaj per konstruo kiu ne favoras iun ajn lingvon de iu ajn popolo, oni povas konsideri ke, ekde sia kreado, ĝi klopodas kontribui al la Interpopola Kompreniĝo.

Unua eŭropa urbo de la interpopola kompreniĝo

Klostronovburgo, (germane Klosterneuburg) urbokomunumo en Malsupra Aŭstrio, ricevis de la Internacia Societo por Interpopola Kompreniĝo la 21-an de oktobro 1989, kiel unua urbo de Eŭropo, la titolon Urbo de la Interpopola Kompreniĝo.

Post la distingo de la titolo fondiĝis en Klostronovburgo, en la jaro 1990, la Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo.

Esterordinara aranĝo okazis la 18-an de januaro 2011 en kiu parolis pri la temo "Interpopola Kompreniĝo en Aŭstrio" la 4 ambasadoroj:

s-ro Hans-Henning Horst Blomeyer-Bartenstein, Germanio,s-ro Alejandro Diaz y Perez Duarte, Meksiko,s-ro d-ro Jan Koukal, Ĉeĥio, (eksurbestro de Prago) kaj sinjoro SHI Mingde, Ĉinio.

Ambasadoro Jan Koukal menciis ke Esperanto estas ankaŭ rimedo por la interpopola kompreniĝo. La diskuton gvidis la prezidanto de la Societo s-ro d-ro Josef Höchtl.

Institucioj

Galerio

Vidu ankaŭ