Marakeŝo

08° 00′ 32″ U / 31.63000 °N, 8.00889 °U / 31.63000; -8.00889 (mapo)

Marakeŝo (MarrakechMarrakesh, مراكش arabe, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ Murakush) estas ĉefa urbo kaj tre grava turista centro en la sudorienta Maroko, proksime al la Atlasa Montaro.

Marakeŝo
arabe مراكش Murrākuš, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ, angle Marrakech
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: مراكش
LandoMaroko Maroko
RegionoMarrakesh-Tensift-El Haouz
Historia regionoAlmoravidoj
MontaroAtlasa Montaro
Konata lokoĜemaa el Fna
SituoMarakeŝo
 - alteco466 m s. m.
 - koordinatoj31° 37′ 48″ N 08° 00′ 32″ U / 31.63000 °N, 8.00889 °U / 31.63000; -8.00889 (mapo)
Areo230,0 km² (23 000 ha)
Loĝantaro1 070 000 (2010)
Denseco4 652,17 loĝ./km²
Fondo1062
HorzonoGMT (UTC+0)
Poŝtkodo40000
Telefona antaŭkodo+212-24
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoMedino de Marakeŝo
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1985 (#9)
Numero331
RegionoArabaj ŝtatoj
Kriterioji, ii, iv, v
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Marrakech
Retpaĝo: www.marrakech.net
Map
Pordego Bab Agnaou en Marakeŝo
Moskeo Kutubia
Ĝemaa el Fna
Panoramo de Marakeŝo
Placo en Marakeŝo nokte
Palmaro de Marakeŝo

La urbo havas oficiale 450.000 loĝantojn, kvankam probable tie loĝas pli ol miliono.

Marakeŝo estis fondita de Jusuf ibn Taŝfin, de la almoravida dinastio, en 1062. En la 12-a jarcento moskeo Kutubia konstruiĝis. Ĝi estis dum multaj jaroj la ĉefurbo de Maroko, kaj fakte donis sian nomon al la lando.

La urbo havas universitaton kaj plurajn kongrescentrojn. Turismo estas la ĉefa aktivaĵo.

Historio

La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo mem) okazis en la 8-a de septembro 2023.[1] La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro. Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj eĉ en Marakeŝo mem.

Trafiko

Tie renkontiĝas ĉefvojoj el diversaj direktoj. Apud la urbo flughaveno funkcias.

Ĉefaj vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Esperanto en Marakeŝo

En marto-aprilo 2018 okazis kunveno de MONA, Mez-Orienta komisiono de UEA, en Marakeŝo en Villa Janna.

Referencoj