Marie Louisa, grafino Larisch-Wallersee

Marie Louisa grafino Larisch-Wallersee (naskiĝis Marie Louise Elisabeth Mendel la 24-an de februaro 1858 en Augsburg, mortis la 4-an de julio 1940 samloke) estis filino de duko Ludoviko de Bavario el familio de Vitelsbaĥoj (frato de imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario) kaj lia edzino Henriette Mendel, avancita en la jaro 1859 en nobelan staton – ekde tiu ĉi momento Mendel estis portantino de titolo baronino el Wallersee.

Marie Louisa, grafino Larisch-Wallersee
Persona informo
Marie Louise Elisabeth von Wallersee
NaskonomoMarie Louise Elisabeth Mendel
Naskiĝo24-an de februaro 1858 (1858-02-24)
en Aŭgsburgo
Morto4-an de julio 1940 (1940-07-04) (82-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
TomboMunkena Orienta Tombejo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermana Regno vd
Familio
PatroDuko Ludoviko Vilhelmo de Bavario vd
PatrinoHenriette Mendel vd
Edz(in)ografo Georg Larisch-Moennich • Otto Brucks • W. H. Meyers
InfanojFranz-Joseph Ludwig Georg Maria von Larisch-Moennich • Marie Valerie Franziska Georgine von Larisch-Moennich • Marie Henriette Alexandra von Larisch-Moennich • Georg Heinrich Maria von Larisch-Moennich • Friedrich Karl Ludwig Maria von Larisch-Moennich • Otto Brucks vd
Profesio
Okupofilmaktoro
aristokrato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Marie Louisa grafino Larisch-Wallersee
Marie Louisa kaj ŝia kuzino arkidukino Marie Valerie
Parencaro
patro
Ludoviko Vilhelmo de Bavario
patrino
Henriette Mendel
onklino
kuzo

Vivo

Marie Louisa estis trifoje edziniĝinta – ŝia unua edzo estis silezia nobelo el Karviná, grafo Georg Larisch. Tiu ĉi geedzeco estis divorcita en la jaro 1896. Unu jaro post la divorco ŝi edziniĝis al opera kantisto Otto Brucks. Dek jaroj post morto de ŝia dua edzo, en la jaro 1924, ŝi edziniĝis al usona farmisto W. H. Meyers, kun kiu ŝi divorcis je kvar jaroj pli poste.

En pli supera kaj kortega socio ŝi suferis, same kiel ŝia patrino, pro oftaj ofendoj pro sia deveno. Sed tre ekŝatis ŝin imperiestrino Elizabeto, ŝia onklino, kaj Marie Louisa fariĝis ŝia konfidantino kaj pli poste eĉ konfidantino de sia kuzo, kronprinco Rudolfo. Post la tragika morto de Rudolfo, Marie Louisa falis ĉe la imperiestrino en malfavoron, ĉar ŝi sciis pri amrilato de Rudolfo kun Mary Vetsera kaj malgraŭ tio ŝi neniam menciis al la imperiestrino pri tiu ĉi rilato. Marie Louisa estis devigita forlasi la imperiestran kortegon en Vieno. En la jaro 1909 Marie Louisa spertis pluan tragedion, kiam ŝia filo Georg Heinrich Larisch krimis memmortigon. En la jaro 1913 Marie Louisa eldonis sian memorlibron (Meine Vergangenheit) kaj en la jaro 1935 ankaŭ libron de siaj rememoroj pri la imperiestrino Elizabeto (Kaiserin Elizabeth und ich). Ŝi restadis ankaŭ en ĉasista kastelo en Petrovice u Karviné.

Literaturo

  • Sokop, Brigitte, Jene Gräfin Larisch: Vertraute der Kaiserin - Verfemte nach Mayerling, Wien, Köln Böhlau 1985, 4. ed. 2006, ISBN 3-205-07231-6
  • Dickinger, Christian. (2005) Černé ovce Wittelsbachů. Praha: Brána. ISBN 80-7243-259-1.