Martín Torrijos

Martín TORRIJOS ESPINO (nask. 18-a de julio 1963, en Panamurbo), estas Panama politikisto, kiu estis elektita prezidento de Panamo la 2-an de majo2004. Kiel kandidato de la Demokrata Revolucia Partio (PRD) – rolis kiel "Patria Nueva" alianco, kun la apogo de la malgranda Popola Partio (PP) – Torrijos venkis la balotadon kun ĉ. 47% de la voĉdonoj, venkanta 3 rivalojn. Lia plej grava defianto estis la reganta prezidento Guillermo Endara de la Solidara Partio, kiu ricevis 17 procentojn.

Martín Torrijos
Persona informo
Martín Erasto Torrijos Espino
Naskiĝo18-an de julio 1963 (1963-07-18) (60-jaraĝa)
en Chitré
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoPanamo vd
Alma materTeksasa A&M-Universitato • St. John's Northwestern Military Academy vd
PartioPartio Revolucia Demokrata vd
Familio
PatroOmar Torrijos vd
GefratojDumas Torrijos Pauzner vd
Edz(in)oVivian Fernández vd
Profesio
Okupopolitikistoekonomikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La rezulto estis la vaste atendata: la opinisondadoj montris lian unuaecon.

Martín Torrijos estas la filo de Omar Torrijos Herrera, kiu estis naciista militisto kiu regis nedemokratie Panamon inter 1968 kaj 1982; dum ties regado kaj la sekvanta militista diktatoreco malaperis 110 politikaj kontraŭstarantoj. Kvankam Martín Torrijos promesis enketi pri tio dum sia kampanjo, ĝis nun la Panama registaro ne faris justecon al la malaperigintoj.

La juna Torrijos studis politikan sciencon kaj ekonomion ĉe Texas A&M Universitato, Usono. Dum la prezidenteco de Ernesto Pérez Balladares (1994-1999) li laboris kiel komisiita ministro pri internaj aferoj kaj justico. Li aperis kiel PRD-a kandidato en la 1999-a Panama prezidenteca balotado, sed li akiris la duan lokon malantaŭ Mireya Moscoso de la Arnulfista Partio.

Dum la balota kampanjo de 2004, la juna Torrijos eluzis la patran heredaĵon, memorigante pri lia sukcesa strebo por konvinki Usonon por redoni la posedrajton kaj la kontrolon de la Panama Kanalo.