Marthalen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marthalen (stacidomo).

Marthalen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, en la Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 1840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Marthalen konsistas el la vilaĝoj Marthalen kaj Ellikon ĉe Rejno.

Marthalen
Blazono de Marthalen
Preĝejo de Ellikon ĉe Rejno
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoAndelfingen
Koordinatoj 47° 37′ 36″ N 8° 39′ 3″ O / 47.62667 °N, 8.65083 °O / 47.62667; 8.65083 (mapo) 8° 39′ 3″ O / 47.62667 °N, 8.65083 °O / 47.62667; 8.65083 (mapo)
Nombro de loĝantoj1840
Areo14,11 km²
Alteco457 m super marnivelo
Poŝtkodo8460
Komunumkodo0035
Mapo de Marthalen
vdr

Geografio

Marthalen situas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo en la Zurika Vinlando kiel la distrikto Andelfingen ankaŭ nomiĝas. La plej okcidenta pinto de la komunumo tuŝas ankaŭ la riveron Rejno.

Trafiko

Marthalen situas sur la trajnlino de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas tra ĝi bone konektita al la Zurika Trafik-Unio. La komunumo estas ankaŭ ligita al la nacia aŭtostrato A4.

Historio

Unua dokumenta mencio de Marthalen okazis sub la nomo Martella en la jaro 858. Setlejoj jam ekzistis pli frue, kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj la romia epoko.

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj