Masakro de Munkena Olimpiko
La Munkena Masakro estis mortiga ostaĝsituacio kaj masakro kiu okazis dum la Munkena Somera Olimpiko de 1972 [1][2][3][4]. La agado estis farita de membroj de la milicia grupo Nigra Septembro kaj celis israelajn atletojn kiuj partoprenis la Olimpikon. La celo de la ostaĝprenantoj estis premadi Israelon por liberigi palestinajn gerilanojn kiuj estis en israela kaptiteco. Ĉiuj ostaĝoj kaj kvin el la ostaĝprenantoj estis mortigitaj kiam germana polico lanĉis liberigoperacion [5].
Masakro de Munkena Olimpiko | |
---|---|
Dato | 5-a de septembro, 1972 |
Mortoj | 17 entute (12 viktimoj, 5 krimintoj) |
Malgraŭ la multaj jaroj kiuj pasis de tiam, la masakro estas ankoraŭ konsiderata kiel unu el la plej konataj terorismaj agoj, pro la cirkonstancoj de ĝia okazo dum la plej grava sporta evento, kiu alportis ĝin al tutmonda diskonigo kaj fifamo.
Historio
Nigra Septembro nomis la agon "Operacio Ikrit kaj Biram " [6], laŭnome de du kristanaj vilaĝoj en norda Palestino (Galileo) kies populacio estis perforte translokigitaj al fuĝo fare de la israela militgrupo Haganah en 1948. La vilaĝoj estis detruitaj en 1951 [7][8][9].
La 5an de septembro 1972 ok palestinanoj el Nigra Septembro sukcesis eniri la olimpikan urbon. Du israelaj atletoj estis mortigitaj dum la atenco kaj pliaj naŭ estis kaptitaj. La ostaĝkaptistoj postulis, ke pli ol 200 gerilanoj kiuj estis en israelaj malliberejoj estu liberigitaj.
Shaul Ladany fuĝis kaj alarmis Bill Bowerman en la usona tendaro. Bowerman informis la policon kaj la usonan konsulejon pri la okazaĵo. Ladany, kiu konkuris en turnado, estis la unua se temas pri raporti la okazaĵon. La ostaĝprenantoj vidis ke Ladany fuĝis kaj konkludis ke ili alvenis tro malfrue por preni ostaĝojn en la apartamento n-ro 2 kiel planite.[10][11]. Bowerman informis la konsulejon ke ekzistis judaj atletoj sur la usona teamo (inter aliaj Bill Schmidt kaj Mark Spitz) kaj petis ekstran sekurecon, post kiam mallonga tempo marinfanteriistoj estis deplojitaj ĉe la usona tendaro. La gvidantoj de la IOC estis ĉagrenitaj ke Bowerman aranĝis usonan armean ĉeeston en la tendaro kaj vokis lin enen por renkontiĝo la saman tagon. Bowerman ekaperis kune kun Jesse Owens kaj Bowerman malakceptis la kritikon [12].
En la flughaveno de Munkeno, germana polico ekagis kontraŭ la ostaĝintoj kaj ĉiuj ostaĝoj, same kiel kvin ostaĝintoj, estis mortigitaj. Germana policisto ankaŭ estis mortigita en la ago.
Poste, germanaj aŭtoritatoj sukcesis kapti tri pluvivajn kidnapintojn. Tiu limigita sukceso estis ombrita per la aviadilkapero de Lufthansa jeto nur du monatojn poste. La aviadilkaperistoj postulis ke la tri malliberigitaj palestinanoj estu liberigitaj, kaj tio estis farita.
Sekvoj
Nur du tagojn post la okazaĵo, grandaj israelaj aerarmeoj atakis vilaĝojn en Sirio kaj Libano. La atakoj estis la plej potencaj kiujn la Israela Aera Forto aranĝis en du jaroj kaj estis direktitaj kontraŭ tio, kion la israelanoj kredis esti kaŝejo por palestinaj gerilanoj. La vilaĝoj estis bombitaj. La atako estis konsiderita venĝa ago por la okazaĵo en Munkeno.
Baldaŭ post la okazaĵo, la kontraŭterorisma unuo GSG9 estis kreita, por pli bone trakti ostaĝajn situaciojn en la estonteco.
La sekreta Operacio Kolero de Dio estis lanĉita kontraŭ la homoj malantaŭ Munkeno. En venĝo, israelaj agentoj mortigis 11 esencajn homojn en la OLP, kaj kiel la lasta ago sub tiu ĉi operacio, la marokdevena kelnero Ahmed Bouchikhi estis mortigita en Lillehammer en Norvegio. Bouchikhi estis konfuzita kun Ali Hassan Salameh kiu estis unu el la supozeblaj plancerboj malantaŭ la Munkena masakro (vidu Lillehammer-okazaĵon) [13].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- La israela Respondo al la Munkena Masakro de 1972 – superrigardo de la masakro
- Tributo al la israelaj olimpikaj atletoj de 1972 – Inkluzivas biografiojn kaj fotojn por ĉiu de la 11 israelaj atletoj mortigitaj
- MunichOlympics.com – Memora retejo inkluzivanta fotojn kaj mallongajn biografiojn
- Time Revuo, 4 decembro 2005
- Speciala eldono de la israela arkivo: La 40-a datreveno de la Masakro de la israelaj atletoj en Munkeno