Maximilien de Robespierre

Maximilien de Robespierre (prononcata: Maksimiljen' de Robespjer') naskiĝis la 6-an de majo 1758 en Arras. Li mortis en Parizo la 28-an de julio 1794.

Maximilien de Robespierre
Persona informo
Maximilien de Robespierre (Español)
Naskiĝo6-an de majo 1758 (1758-05-06)
en Arras
Morto28-an de julio 1794 (1794-07-28) (36-jaraĝa)
en Parizo
Mortis promortpuno vd
Mortis persenkapigo vd
TomboErrancis Cemetery vd
Religiodiismo vd
Lingvojfrancaitala vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand vd
PartioJakobenoj vd
Subskribo Maximilien de Robespierre
Familio
PatroFrançois de Robespierre vd
GefratojAugustin Robespierre • Charlotte de Robespierre vd
Edz(in)o
Profesio
Okupopolitikistoadvokatoĵurnalisto • revoluciulo vd
Aktiva enParizo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Profesia vivo

Robespierre komencis sian karieron kiel advokato, laŭ kutimo inter siaj patraj parencoj. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, poste venis al Parizo kiel deputito de la Etats-Généraux. Membro de la jakobena klubo, li sintenis favore al demokratia respubliko, tamen subtenis la konstitucian monarĥion. En 1790, por la unua fojo, la nacia moto Liberté, Égalité, Fraternité estis oficiale proponita de Robespierre mem.[1]. Li partoprenis verkadon de la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kaj je la Constitution française du 3 septembre 1791 (franca konstitucio de la 3a de septembro 1791). Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "Montaruloj". La 27an de julio 1793 li aliĝis al la Komitato por publika savado. En majo 1794 li iniciatis la "Kulton al la Supera Estaĵo".

Robespierre estis la ĉefa aŭtoro de la neniame aplikita Konstitucio de 1793.

Aranĝiĝis komploto por murdi Robespierre-on, kaj li estis arestita la 27an de julio 1794. Dum tiu aresto, li estis pafita en la makzelon; duboj restas ĉu li mem ĉu la arestantoj lanĉis la kuglon. Li mortis per gilotino la sekvan tagon, kaj tiam komenciĝis la fino de la «Teroro».

Privata vivo

Lia patrino mortis en akuŝo kaj, nelonge post tiam, la patro senspure abandonis sian familion. Kvankam iuj aktualaj esploristoj pretendas esti trakintaj la patron ĝis suda Germanio, tio restas nekonfirmita. Pro manko de patro ĉe si, Robespierre estis edukita en la domo de sia avino, kiu ankoraŭ staras en la Arras. Lin influis ideoj filozofaj de la dekoka jarcento, interalie Jean-Jacques Rousseau.

Bildoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj