Mecerreyes

Mecerreyes [mezeREĝes] estas vilaĝo kaj municipo, apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Mecerreyes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo09346
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro192  (2023) [+]
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 34′ U (mapo)42.095277777778-3.5736111111111 [+]
Alto994 m [+]
Areo37 km² (3 700 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Mecerreyes (Provinco Burgoso)
Mecerreyes (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Mecerreyes
Mecerreyes (Hispanio)
Mecerreyes (Hispanio)
DEC
Situo de Mecerreyes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mecerreyes [+]
vdr

La deveno de Mecerreyes, estas plej probable, de deveno etimologie araba (maza rais) kio signifas herbejon aŭ paŝtejon. La unuaj skribaj mencioj de la ekzistado de "Mezerese" estas de la 10-a jarcento, en la fonda dokumento de la Infantlando de Covarrubias de la jaro 978, kiel apartenanta al la graflando de Lara.

De la historia kaj arta heredaĵo elstaras la dolmeno de Mazariegos -de prahistorio-, la arkeologia kuŝejo de la potfarado de terra sigillata de Valdarcos –de romia epoko– kaj la artaĵoj kaj konstruaĵo de la preĝejo de Sankta Marteno.

La loĝloko estas ĉe la Vojo de la Lano kaj ĉe la Vojo de Cid, kvankam ne estas historiaj pruvoj, ke Rodrigo Díaz de Vivar pasis tra tiu loko.

Ĝi estas norde de Puentedura kaj nordokcidente de Covarrubias.

Servoj

La vilaĝo havas du trinkejojn, viandvendejon, fruktovendejon, restoracion kaj apotekon.

Panorama vidaĵo de Mecerreyes.

Eksteraj ligiloj