Melvin Calvin

usona kemiisto

Melvin CALVIN (8-an de aprilo 1911, St. Paul, Minesoto, Usono - 8-an de januaro 1997 en Berkeley, Kalifornio) estis usona biokemiisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1961 pro klarigo de procesoj de la fotosintezo.

Melvin Calvin
Nobel-premiito
Persona informo
Melvin Ellis Calvin
NaskonomoMelvin Ellis Calvin
Naskiĝo8-an de aprilo 1911 (1911-04-08)
en Saint Paul
Morto8-an de januaro 1997 (1997-01-08) (85-jaraĝa)
en Berkeley
Mortis perkora malsufiĉo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de MinesotoUniversitato de Manĉestro • Miĉigana Teknologia Universitato • Central High School vd
Familio
Edz(in)oGenevieve Calvin vd
Profesio
Okupokemiisto • biokemiisto • universitata instruisto • biologoinĝeniero vd
Laborkampobiokemio vd
Doktoreca konsilistoMihály Polányi vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li akiris doktoran titolon en 1935 en la Universitato de Minnesota, poste laboris du jarojn en Anglio, en la Universitato de Manchester kiel Rockefeller-stipendianto. Li laboris ekde 1937 en Berkeley, en la Kalifornia Universitato, kie en 1946 iĝis gvidanto de biokemia grupo de Lawrence Radiation Laboratory (radiesplora laboratorio). Li iĝis universitata instruisto en 1971.

Calvin komencis siajn esplorojn pri fotosintezo en mezo de la 1940-aj jaroj, per radiokarbona metodo (C14) pri la verda algo Chlorella. Li analizis, esploris diversajn kreskajn fazojn de la planto kaj identigis la etkvantajn radiokaktivajn kombinaĵojn (legu Kalvin-ciklo).

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1964.