Metacritic


Metacritic estas retejo, kiu kompilas recenzojn de amaskomunikiloj pri muzikalbumoj, videoludoj, filmoj, televidserioj kaj aliaj. Por ĉiu produkto, la poentaroj de ĉiu revizio estas kalkulitaj. Metacritic estis kreita de Jason Dietz, Marc Doyle kaj Julie Doyle Roberts en 1999. La retejo disponigas eltiraĵon de ĉiu revizio kaj ligoj al sia fonto. Koloroj verda, flava aŭ ruĝa resumas la rekomendojn de la kritikistoj. Ĝi estis priskribita kiel la ĉefranga" revizianto de la videoludindustrio. La poentado de Metacritic ŝanĝas ĉiun revizion en procenton, laŭ matematika marko, aŭ surbaze de decido subjektive de kvalita recenzo.[1]

Metacritic
Metacritic
Metacritic
review aggregator • online music database • review site • video game database
Retadresowww.metacritic.com
Lingvo(j)angla
Registriĝosenpaga
Fondiĝo2001
vdr

Historio

Metacritic estis lanĉita en julio 1999 de Marc Doyle, lia fratino Julie Doyle Roberts kaj samklasano de la Universitato de Suda Kalifornio Jason Dietz. Rotten Tomatoes jam kompilis filmrecenzojn, sed Doyle, Roberts, kaj Dietz vidis ŝancon kovri pli larĝan gamon da amaskomunikilaro. Ili vendis Metacritic al CNET en 2005. CNET kaj Metacritic nun estas posedataj de la CBS Entrepreno. Nick Wingfield de The Wall Street Journal skribis en septembro 2004: "Mr. Doyle, nun estas altranga produktmanaĝero ĉe CNET sed li ankaŭ funkcias kiel ludredaktisto de Metacritic". Doyle aldonis ke la taksado ne estis prenita kiel grava kiam senrilataj revuoj kaj retejoj disponigis recenzojn en izoliteco.

Metascores

Stuart skribis: "la metapoentarfenomeno, nome Metacritic kaj GameRankings, fariĝis grandege grava elemento de interretluda ĵurnalismo dum malmultaj jaroj". Doyle diris ke ĉar videoludoj kaŭzas pli grandan investon da tempo kaj mono, ludantoj estas pli informitaj pri recenzoj ol estas fanatikuloj de filmo aŭ muziko.

IndikovideoludojFilmoj/televido/muziko
verdaUniversale laŭdita90–10081–100
Ĝenerale favoraj recensoj75–8961–80
flavaMiksitaj aŭ averĝaj recensoj50–7440–60
ruĝaĜenerale malfavoraj recensoj20–4920–39
Aplombe malŝatata0–190–19

Videoludoj

En intervjuo kun The Guardian, Marc Doyle citis "du gravajn eldonistojn" kiuj "faris ampleksajn statistikajn enketojn tra kiuj ili povis tiri korelacion inter altaj metapoentaroj kaj pli forta vendo" en certaj ĝenroj. Li asertis ke kreskanta nombro da entreprenoj kaj financaj analizistoj utiligas Metacritic kiel "fruan indikilon de la ebla vendo de ludo kaj (antaŭscion de) la akciarprezon de la eldonisto.". En 2008, Mikrosoft komencis uzi Metacritic mezurojn por listigi ludojn de Xbox Live Arcade.

Filmoj

Metacritic listigas pli ol 9,000 filmojn laŭ sumpoentaro. La 6an de julio 2018 la 10 plej bonaj filmoj estas:[2]

PosicioFilmoEklanĉoPoentaro
1Citizen Kane4-an de septembro 1941100/1002
2The Godfather11-an de marto 1972100/1003
3Rear Window1-an de septembro 1954100/1004
4Casablanca (filmo)23-an de januaro 1942100/1005
5Boyhood11-an de julio 2014100/1006
6Trois couleurs: Rouge23-an de novembro 1994100/1007
7Singin' in the Rain (filmo)11-an de aprilo 195299/1008
8The Treasure of the Sierra Madre24-an de januaro 194899/1009
9Moonlight21-an de oktobro 201699/10010
10El laberinto del fauno (filmo)29-an de decembro 200698/10011

Referencoj

Eksteraj ligiloj