Rotten Tomatoes

retejo pri filmoj

Rotten Tomatoes (esperante putraj tomatoj) estas usona reta datumbazo pri filmoj kaj televido. La firmao estis lanĉita en aŭgusto 1998 fare de Senh Duong kaj ekde januaro 2010 estis posedata de Flixster, kiu estis poste akirita en 2011 de Warner Bros. La nomo "Rotten Tomatoes" venas de la praktiko de spektantaroj ĵeti putrajn tomatojn dum malaprobado de malbona scenejospektaklo.[1]

Rotten Tomatoes
retejo • film database • review site • negoco vd
Dum19-a de aŭgusto 1998 - nekonata/nuntempe
SidejoSan-Francisko
LandoUsono
Posedata deFandango • Flixster vd
TTTOficiala retejo
vdr
Rotten Tomatoes
Rotten Tomatoes
Rotten Tomatoes
retejo • film database • review site • negoco
Retadresorottentomatoes.com/
Fondiĝo19-a de aŭgusto 1998
Statoaktiva
vdr

Historio

Rotten Tomatoes estis lanĉitaj la 12-an de aŭgusto 1998, kiel libertempoprojekto de Senh Duong. Kiam li kreis Rotten Tomatoes lia celo estis "krei ejon kie homoj povas ricevi aliron ĝis recenzojn de gamo da kritikistoj en Usono". Kiel fanatikulo de de Jackie Chan, Duong estis inspirita por krei la retejon post kolektado de ĉiuj recenzoj de la filmoj de Chan kiam ili estis publikigitaj en Usono. La unua filmo kies recenzoj estis prezentitaj sur Rotten Tomatoes estis Your Friends & Neighbors (1998). La retejo estis tuja sukceso, ricevante menciojn de Netscape, Yahoo! kaj USA Today ene de la unua semajno da ĝia lanĉo, ĝi altiris "600-1000 ĉiutagaj unikaj vizitantoj" kiel rezulto.
Duong formis teamon kun Berkeley samklasanoj Patrick Y. Lee kaj Stephen Wang, liaj iamaj partneroj ĉe la interreta dizajnofirmao Design Reactor, por trakti Rotten Tomatoes kiel plentempa tasko. Ili oficiale lanĉis ĝin la 1-an de aprilo 2000.[2]
En junio 2004, IGN Entertainment akiris Rotten Tomatoes por sekreta sumo. En septembro 2005, IGN estis aĉetita fare de News Corp Fox Interactive Media. En januaro 2010, IGN vendis la retejon al Flixster. La kombinita atingo de ambaŭ firmaoj estas 30 milionoj unikaj vizitantoj monate en ĉiuj malsamaj platformoj, laŭ la firmaoj. En majo 2011, Flixster estis akirita de Warner Bros.

Ikono%klasifo
75–100%Certified Fresh
60–100%Fresh
0–59%Rotten

Kritikoj de la spektantaro

Ĉiu filmo havas la kritikojn de la spektantoj "user average", kiu kalkulas la elcenton laŭ la opinioj de registritaj uzantoj pere de 10 stela skalo.

Ikono de positiva kritiko
Ikono de negativa kritiko

Referencoj

Eksteraj ligiloj