Metalroka subkulturo

Metalroka subkulturo estas subkulturo kreita fare de ŝatantoj de metalroko sed superanta la limon de nura ŝatado de la muzika ĝenro. Ŝatantoj esprimas sian membrecon en la subkulturo aŭ scenon per frekventado de metalokoncertoj, aĉetado de albumoj, kreskigado de sia hararo, kaj plej nove, per kontribuado al metalrokaj retejoj.[1]

Metalroka ŝatanto surhavas vestaĵon tipe asociigitan kun metalroko kaj montras la geston "metalrokaj kornoj"

Membro de la subkulturo Esperante nomiĝas metalulo,[2] anglalingve headbanger[3] (laŭ headbanging - kapskuado), metalhead,[4] hesian[mankas fonto]thasher.[5]

Aŭtenteco

En la muzikaj subkulturoj de metalroko kaj punko, la vorto "pozisto" estas pejorativa esprimo priskribanta "personon kiu regule ŝajnigas esti io kion li ne estas". En la profilo pri metaluloj de 1993 nomita "Subkulturo de fremdiĝo", la verkinto notis ke la sceno klasifikis kelkajn membrojn kiel "pozistojn". Tiuj estis metalroko-muzikistoj aŭ ŝatantoj kiuj ŝajnigis esti parto de la subkulturo, sed estis konsiderataj kiel sen aŭtenteco kaj sincereco.[6] La libro de Jeffrey Arnett de 1996 Metalheads: Heavy Metal Music and Adolescent Alienation (Metalroko: Metalroka muziko kaj adoleskula fremdiĝo) argumentas ke la metalroka subkulturo klasifikas membrojn en du kategorioj per "... akceptado kiel aŭtenta metalulo aŭ malakcepto kiel falsulo, pozisto."[7]

Antaŭ jardekoj komencis metaluloj uzadi la esprimon "vendi sian animon" por priskribi grupojn kiuj ŝanĝis sian metalrokan sonon al radio-amika rok-muziko.

Sociaj aspektoj

Anstataŭ tipa dancado, metaluloj pli ŝatas kolizdancon (moŝon)[8]kapskuadon, movadon en kiu la kapo estas skuata supren kaj malsupren laŭ ritmo de muziko.[9]

Metaluloj ofte faras "kornopugnon" - mano-geston formitan per pugno kun etenditaj etfingro kaj montrofingroj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel "diablaj kornoj", "metalopugno" kaj aliaj similaj nomoj.[10]

Vestado

Rob Halford de Judas Priest surhavanta ferlitan ledjakon
Metalulo surhavante vakeran jakon kun flikaĵoj kaj artaĵoj pri metalrokaj bandoj Metallica, Guns N' Roses, Iron Maiden, Slipknot kaj Led Zeppelin

Alia parto de metalroka kulturo estas ĝia modo. Kiel metalroka muziko mem, ankaŭ modo ŝanĝiĝis dum jardekoj, konservante kelkajn kernajn elementojn. Tipe, la metalroka modo de la malfruaj 1970-aj jaroj ĝis 1980-aj jaroj konsistis el streĉita blua ĝinzo aŭ el borilopantalonoj, el motorciklaj ŝuoj aŭ el sportŝuoj kaj el nigra t-ĉemizo, uzata kun senmanika veŝto aŭ jako de ĝinzoŝtofo aŭ ledo dekoraciita per teksaĵaj flikaĵoj kaj alpinglaj butonoj de metalrokaj grupoj. Foje, ĝinzoŝtofa veŝto, dekoraciita per albumartaj flikaĵoj estis surhavata super longmanika ledjako. Simile kiel en aliaj muzikaj subkulturoj de la epoko, kiel ekzemple la punka, tia jako kaj ĝiaj emblemoj helpis al la persono, kiu surhavis ilin, sciigi siajn interesojn. Metaluloj ofte surhavas t-ĉemizon kun emblemo de iu grupo.

Ĉirkaŭ la mezaj 2000-aj jaroj, ekaperis renesanco de junaj spektantoj interesiĝantaj pri metalroko de 1980-aj jaroj, kaj ascendo de novaj grupoj akceptantaj malnovajn modidealojn. Tio kondukis al pli da 1980-jareca stilo de vestado. Iuj novaj spektantoj estas junaj, urbaj hipsteroj kiuj "antaŭe adoris metalrokon de distanco".[11]

Internaciaj variaĵoj

Metalroko havas sekvantojn en landoj ekster Britio, kie ĝi unue evoluis. En la 2000-aj jaroj, ŝatantoj troviĝis en praktike ĉiu lando en la mondo. Eĉ en kelkaj ortodoksaj islamaj landoj de la Araba mondo ekzistas malgrandega metalroka kulturo, kvankam juraj kaj religiaj aŭtoritatoj ne ĉiam toleras ĝin. En 2003, pli ol dekdu membroj kaj ŝatantoj de Marokaj metalrokaj grupoj estis malliberigitaj pro "subfosado de la islama kredo".[12] La opinio ke metalroko ne subfosas islaman kredon kondukis metalulojn en multaj Arabaj landoj al kreado de granda metalroka kulturo, kun movadoj kiel Takvakoro.

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heavy metal subculture en la angla Vikipedio.