Metroo de Ĉeljabinsk

Metroo de Ĉeljabinsk (ruse Челябинский метрополитен) estas subtera metroa sistemo konstruata en Ĉeljabinsk, Rusio. Projektita en la 1960-aj jaroj, la konstruo de la unua linio komenciĝis en 1992.[1]

Metroo de Ĉeljabinsk
Челябинский метротрамвай
metroo
Ĝeneralaj informoj
LokoĈeljabinsk, Rusio
Transportsistema specoMetroo
Komenco de trafikonekonata (ne antaŭ 2025)
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo5,7 km (komenco)
Nombro de stacioj4 (komenco)
8 (projektitaj)
Mapo
Mapo de planita Metroo de Ĉeljabinsk (konstruata komenca segmento malhelruĝe)
Mapo de planita Metroo de Ĉeljabinsk (konstruata komenca segmento malhelruĝe)
v • d • r

Post kiam la projekto suferis diversajn financajn malfacilaĵojn en la 1990-aj kaj fruaj 2000-aj jaroj, la unuaj tri stacioj estis origine planitaj por malfermi en 2007. Sed la malfermo estis tiam prokrastita al 2010. En 2007, decido estis alprenita malfermi la unuan linion en 2014, kaj la projekto nun konsistas el komence kvar stacioj anstataŭ tri. Tial ke financado por la projekto daŭre estis sporada, la dato de malfermo estis denove prokrastita. Aktuale en 2013, preciza dato de malfermo estas ankoraŭ necerta (en la plej bona kazo la unua linio povus malfermi en 2019).[2]

En Februaro 2010, 3,6 km de la tunelo estis faritaj, el entute 5,7 km.[3][4]

Linioj kaj stacioj

La aktualaj planoj inkluzivas malfermon de la jenaj kvar stacioj, kune kun deponejo:

StacioRuslingva nomoOficiala latinlitera nomoTraduko de la nomo
4Komsomolskaja ploŝĉadКомсомольская площадьKomsomolskaya ploshchadKomsomola placo
3Ploŝĉad RevoluciiПлощадь РеволюцииPloshchad RevolutsiiPlaco de la Revolucio
2Torgovij centrТорговый центрTorgovy tsentrButikumcentro
1Prospekt PobediПроспект ПобедыProspekt PobedyAvenuo de la Venko

La tuta longo de tuneloj estos 5,7 km, kun plia 1 km trako al la deponejo.

En novembro 2011, la strukturo de la unua stacio (de Komsomolskaja ploŝĉad) estis finita.[5][6]

Estontaj planoj

Pluaj planoj inkluzivas plilongigon de la unua linio orienten al "Traktorozavodskaja" (Тракторозаводская) (unu stacio), kaj okcidenten (3 stacioj).

Du pliaj linioj irantaj de nordo al sudoriento kaj de nordoriento al sudokcidento estas planitaj pli posten; la tempo-daŭro por ilia konstruo ne estas difinita.

Financado de projekto

En marto 1998, antaŭ la rusa financa krizo de 1998, Pjotr Sumin, reganto de la Ĉelabinska provinco, deklaris la Metroon de Ĉeljabinsk unu el la plej gravaj konstruprojektoj en la regiono. Konstru-kompanioj malfruintaj pagi siajn impostojn al la lokaj kaj federalaj registaroj proponis siajn servojn por konstrui la metroon anstataŭ pago. Tiel, la projekto estis financita de la imposto-ŝuldoj de la konstru-kompanioj al diversaj registaraj oficejoj. Nun ĝi estas komune financita fare de la registaroj de Rusio, de Ĉelabinska provinco kaj urbo Ĉeljabinsk, atribuante entute ĉirkaŭ 40 milionojn da dolaroj jare.

Kritikoj

La projekto estis komence kompletigota en 2000, sed estis prokrastita plurfoje pro manko de financado.

La konstru-plano estis disvolvita antaŭ multaj jaroj kaj dum la urbo ekspansiiĝis kaj transportaj bezonoj ege ŝanĝiĝis, kritikistoj argumentas ke la komencaj stacioj malmulte helpos malgrandigi trafikŝtopiĝon aŭ plibonigi la transport-sistemon.

Alternativaj projektoj kiaj ekzemple tram-metroo aŭ surfacaj trajnoj estis malakceptitaj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chelyabinsk Metro en la angla Vikipedio.