Michael Bublé

Michael Steven Bublé - naskiĝis la  9-an de novembro 1975(nun 1975-11-09) en Burnaby, okcidente de Vankuvero en Brita Kolumbio, do nun estas 48-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Li ricevis plurajn premiojn, interalie dufoje la premion Grammy (en 2008 kaj 2010) kaj plurvoje la kanadan muzik-premion Juno. Lia debuta albumo de 2003, titolita laŭ lia nomo, estis inter la 10 plej sukcesaj muzikalbumoj en Britio kaj Kanado, kaj tutmonda komerca sukceso estis la albumo "It's Time" ("estas tempo") de 2005. La albumo "Call Me Irresponsible" ("nomu min senrespondeca") de 2007 ankoraŭfoje pli sukcesis, atingante pintan pozicion en la listoj pri plej sukcesaj muzikalbumoj en Kanado, Usono (listo "Billboard 200"), Aŭstralio kaj Eŭropo. Ĝis junio 2008, li vendis pli ol 20 milionojn da muzikalbumoj tutmonde, kaj la koncertado kaj publikado de muzikaĵoj ja pludaŭriĝas.

Michael Bublé
en 2008
en 2008
Bazaj informoj
NaskonomoMichael Steven Bublé
Naskiĝo9-an de septembro 1975 (1975-09-09) (48-jaraĝa)
en Burnaby, Brita Kolumbio,  Kanado
Edz(in)oLusiana Lopilato
Ĝenrojĵazo, popmuziko
Instrumentojvoĉo, piano
Aktivaj jaroj1996 ĝis nun
Retejowww.michaelbuble.com
Persona informo
NaskonomoMichael Steven Bublé
Lingvojitalaanglafranca
ŜtatanecoKanadoItalio
Alma materSchool District 41 Burnaby
Familio
Edz(in)oLusiana Lopilato
Infanoj4
Okupo
Okupokantistoaktorokomponisto • ĵazmuzikisto • abelistokantoverkisto • filmaktoro • televida aktoro • muzikproduktisto
TTT
Retejohttp://www.michaelbuble.com
vdr

La 28-an de februaro 2010, li estis inter la koncertantoj en la fina ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.

Diskografio

  • 1996: First Dance
  • 2001: Babalu
  • 2003: Michael Bublé
  • 2003: Totally Buble
  • 2003: Let It Snow!
  • 2004: Come Fly with Me
  • 2005: It's Time
  • 2005: Caught in the Act
  • 2006: With Love
  • 2007: Call Me Irresponsible
  • 2009: Michael Bublé Meets Madison Square Garden
  • 2009: Crazy Love

Filmografio

  • 2000: Duets
  • 2001: Totally Blonde
  • 2003: The Snow Walker
  • 2004: Las Vegas - Catch of the Day

Eksteraj ligiloj